Astrophysics Data System

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Astrophysics Data System
emblemo
malfermita arkivo • bibliografa datenbazo • datena biblioteko
Komenco 1992 vd
Lando(j) Usono vd
Retejo Oficiala retejo
vdr
La emblemo de ADS

La Astrofizika Datena Sistemo, angle Astrophysics Data System, estas reta datenbanko pri astronomio kaj astrofiziko. Ĝi estis evoluigita kaj financata de NASA kaj enhavas pli ol ses milionojn da informoj pri publikaĵoj el tiuj fakoj.

La datenbanko estis kreita en 1992. Ĝian organizadon faras la Astrofizika Centro Harvard-Smithsonian. Laŭ studo[1] ĝi ĉiujare ŝparas al sciencistoj plurajn cent milionojn da dolaroj, alie necesajn por serĉado de publikaĵoj.

Multaj malnovaj artikoloj estas senpere alireblaj tie. La uzo por privataj celoj estas senkosta.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Fontoj kaj referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Kurtz, M.J.; Eichhorn G., Accomazzi A., Grant C.S., Murray S.S., Watson J.M. (2000). "The NASA Astrophysics Data System: Overview". Astronomy and Astrophysics Supplement 143: 41–59.