Asvaka

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Asvaka
izolita homa grupo
Ŝtatoj kun signifa populacio
vdr

AsvakaAspasioj, Aśvaka (en Sanskrito: अश्वक), konataj ankaŭ kiel Aŝvakan, Aśvakajana, aŭ Asvajana kaj latinigite kiel Assacenii, Assacani, Aspasii aŭ Aspii, estis popolo kiu vivis en tio kio estas nuntempe norda Afganio. La regiono en kiu ili vivis estis nomita ankaŭ Aśvaka. En nuntempo, oni supozas, ke Asvaka estas konservita en nuntempaj Paŝtunoj, kaj ankaŭ la termino Afgano derivis el Asvakan.

Antikvgrekaj historiistoj kiuj dokumentis la konkerojn de Aleksandro la Granda referencas la tribojn de Aspasioi kaj Asakenoj Assakenoi (Ἀσσακηνοί) inter liaj kontraŭantoj. La historiisto Rameŝ Ĉandra Majumdar diris, ke tiuj vortoj estas probable koruptoj de Aśvaka. Eble tiu korupto de nomoj okazis pro regionaj diferencoj en prononcado. Rama Ŝankar Tripati kredas, ke eble la Asakenoj estis ĉu aliancanoj ĉu branĉo de Aspasioj. La grekoj registris ambaŭ grupojn kiel loĝantajn en diferencaj areoj, nome la Aspasioj ĉu en Aliŝang ĉu en la valo de la rivero Kunar dum la Asakenoj estus loĝintaj en la Sŭat-valo.

La Asakenoj deplojis 2 000 kavalerianojn, 30 elefantojn kaj 30 000 infanterianojn kontraŭ Aleksandro dum sia kampanjo en Hindio, kiu startis en la jaro 327 a.n.e., sed ili finfine devis kapitulaci post perdoj de lokoj kiel Beira, Massaga kaj Ora. La Aspasioj fuĝis al la montetoj, detruinte sian urbon Arigaion; 40 000 el ili estis kaptitaj, kun 230 000 bovoj. Diodoro registris la forton de la opozicio fare de Aśvaka, notante, ke eĉ virinoj luktis arile kun la viroj, preferante "gloran morton anstataŭ senhonoran vivon". La reĝino Kleofis estis la ĉefa estro de Asvaka dum sia milito kontraŭ Aleksandro.


  • En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo Aśvaka en la angla Vikipedio.