Asztrik László Gábriel

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Salti al navigilo Salti al serĉilo

Asztrik László Gábriel [astrik lAslO gAbriel], laŭ hungarlingve kutima sinsekvo Gábriel Asztrik László estis hungara pastro, monaĥo, literaturhistoriisto, profesoro, instruisto, membro (honora en 1983) de Hungara Scienca Akademio, membro de Bavara Scienca Akademio (1971).

Asztrik László Gábriel [1] naskiĝis la 10-an de decembro 1907 en Pécs. Li mortis la 16-an de majo 2005 en Notre Dame (Indianao).

Biografio[redakti | redakti fonton]

Asztrik László Gábriel abiturientis en sia naskiĝurbo en 1926, en la sama jaro li aliĝis al la premonstratoj. Li pastriĝis en 1931, en la sekva jaro li estis en Parizo helpe de stipendio. Li akiris diplomon en Universitato Pázmány Péter en 1936, poste li instruis en gimnazio en Gödöllő, sed inter 1941-1947 li estis privata profesoro en universitato Pázmány Péter. En 1947 li migris al Ameriko, li instruis en kanada, brita kaj usonaj universitatoj. En 1982 li iĝis titulara preposto. Li okupiĝis ekzemple pri eklezia historio. Li ricevis premiojn en 1950, 1962, 1976.

Elektitaj publikaĵoj[redakti | redakti fonton]

  • A római index és a francia romantika (1936, ankaŭ france)
  • A debreceni könyvtár középkori kéziratai (Mezepokaj manuskriptoj de la biblioteko en Debrecen), (1942)
  • Virágos Pannonia. A magyar szentek élete. (Flora Panonio. Vivo de la hungaraj sanktoj), (1954)
  • Motivation of the Founders at Mediaeval Colleges (1964)
  • The Ideal Master of the Mediaeval University (1974)
  • The University of Paris and Its Hungarian Students and Masters during the Reign of Louis XII and François I. (1986)
  • Jacques Maritain, vatikáni követ (1996)

Fontoj[redakti | redakti fonton]