Saltu al enhavo

Atari (goo)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Ĉi tiu artikolo temas pri situacio en la ludo goo. Por simpligita varianto de sama ludo rigardu la paĝon Atari goo. Koncerne aliajn signifojn aliru la apartigilon Atari (apartigilo).
Nigrulo atari-as la blankajn ŝtonojn ĉar la nigraj formacioj minacas kapti la blankajn ludante sur la intersekcojn 'x'. Oni diras ankaŭ, ke la blankaj ŝtonoj troviĝas je atari-a situacio.

Atari estas situacio en la ludo goo kiam grupo da ŝtonoj estas preskaŭ ĉirkaŭmurita kaj pro tio minacita de kapto [1]. La vorto "atari" signifas 'kapti', 'minaci', en la japana.

Ŝtono aŭ ŝtongrupo estas je atari-situacio kiam estas minacata de tuja kapto (iomete analoge al ŝako en Ŝakludo). Eblo averti al kontraŭulo pri tiaj situacioj (simple dirante 'atari') estas decido difinenda antaŭ ol la ludkomenco. Estas kutimo averti pri atari-situacioj al go-lernanto.

Referencoj

[redakti | redakti fonton]
  1. Sensei's Library Calling Out Atari. Alirita 2008-01-18 .