Atiso

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Temas pri... Ĉi tiu artikolo temas pri Frigia diaĵo. Por aliaj signifoj vidu la artikolon Atisa.
Atiso

Attis thymiaterion Louvre Tarse61.jpg

Sekso vira
Familio
Patrino Nana
Wikidata-logo.svg
Information icon.svg
vdr

AtisoKoribo estas, en la greka mitologio, dieco de vivo, morto kaj resurekto, li estis la amanto de la diino Cibelo, ŝia eŭnuka servanto kaj la stiristo de la ĉaro tirata de leonoj; li freneziĝis pro ŝi kaj sin kastris. En la komenco Atiso estis loka duondio de Frigio, kun monumento en la granda komercejo de Pessinos, kie troviĝis unu el la montarbranĉoj de la Monto Agdistis. La montaro estis personigita kiel Dajmono, kiun la fremduloj parencigis kun la Granda Patrino Cibelo.