Cibelo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo

Cibelo origine estis frigia diino (en antikva greka lingvo Κυβέλη Kybélê, nomo al kiu ofte oni donas la etimologion «tiu de la hararo» se oni konsideras ĝin greka anstataŭ frigia) estis la diino de la Patrino Tero kiu estis adorata en Anatolio ekde la neolitiko. Cibelo estis la personigo aŭ diigo de la fruktodona grundo, diino de la kavernoj kaj montaroj, muregoj kaj fortikaĵoj, de la Naturo kaj la bestoj (ĉefe la leonoj kaj abeloj). Ĝia ekvivalento en la romia mitologio estis Magna Mater, la Granda Patrino. Ŝia titolo «Mastrino de la bestoj», kiun ankaŭ ricevis la minoika Granda Patrino, revelacias ŝiajn praajn paleolitikajn radikojn. Ŝia dieco ankaŭ rilatiĝas al la vivo, morto kaj resurekto. Ŝia edzo kies kultado aperis iom pli malfrue, estis ŝia filo Atiso. Ĉi tiu diino estas reprezentata sur ĉaro kiu simboligas la superecon de la patrino Naturo, al kiu eĉ subiĝas la povaj leonoj kiuj tiras la ĉaron.

Ŝi estas nomata ankaŭ Cibeleso aŭ Cibelea. Laŭ Francisko Azorín Cibelea estas Mitologia greka diino, edzino de Saturno, dipatrino. Simbolis la teron, k. la artistoj ŝin reprezentis per fortika virino kronita k. akompanita de leono-j.[1] Li indikas etimologion el Cibelo, propra nomo de monto en Malgranda azio, kaj de tie la greka Kibele kaj latina Cybele.[2]

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. Francisko Azorín, arkitekto, Universala Terminologio de la Arkitekturo (arkeologio, arto, konstruo k. metio), Presejo Chulilla y Ángel, Madrido, 1932, paĝo 39.
  2. Azorín, samloke.