Atmano (budhismo)

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Atmano (sanskrite आत्मन्, ātman; palie अत्ता) attā) estas termino trovita en barata filozofio. Ĝi estas la koncepto de la persona memo de la nedetruebla, eterna esenco de la spirito, kaj estas ofte tradukita per la vorto animo.

En la epoko de la Upaniŝadoj (750-500 a.K) oni komencas kompreni la kosman animon brahmo kaj la individuan animon atmano kiel unuon kiu reprezentas la veran esencon de la mondo. Tiu unuo en la kosmo nomiĝas brahmo kaj en la individuo ĝi nomiĝas atmano. Estas la celo de la vivo rekoni la unuecon de brahmo kaj atmano. Atmano estas ĉiam ekzistanta kaj neniam separiĝas de la kosma potenco de brahmo, kaj ĝi neniam ŝanĝas.

Etimologio[redakti | redakti fonton]

Kognatoj (sanskrite आत्मन्) ātman, (palie अत्ता) attā, malnovangle æthm, germane Atem kaj greke atmo-[1] devenas de la hindeŭropa radiko √ēt-men (spiro). La vorto signifas "esenco, spiro, animo".[2]

"Ātman" kaj "attā" priskribas ies ajn "veran memon", ies ajn permanentan memon, absolutan enon, la "pensanton de pensoj, sentanton de sentoj", disigita de kaj preter la ŝanĝantaj fenomena mondo.[3][4]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. atman: definition, usage and pronunciation - YourDictionary.com
  2. Atman Etymology Dictionary, Douglas Harper (2012)
  3. Harvey, 1995, paĝo 51
  4. (1990) Selfless Persons: Imagery and Thought in Theravada Buddhism. Cambridge University Press, p. 4. ISBN 978-0-521-39726-1.