Attila Vári (verkisto)
Aspekto
Attila Vári | |||||
---|---|---|---|---|---|
Persona informo | |||||
Naskiĝo | 3-an de marto 1946 en Dumbrăvioara | ||||
Morto | 9-an de aŭgusto 2024 (78-jaraĝa) | ||||
Ŝtataneco | Hungario vd | ||||
Familio | |||||
Edz(in)o | Kinga Illyés vd | ||||
Profesio | |||||
Okupo | poeto verkisto vd | ||||
| |||||
vd | Fonto: Vikidatumoj | ||||
VÁRI Attila estas rumanuja hungara verkisto, poeto naskiĝinta la 3-an de marto 1946 en Dumbrăvioara. Li estis eksedzo de aktorino Kinga Illyés.
Biografio
[redakti | redakti fonton]Attila Vári mezlernejon Attila Vári finis en Marosvásárhely, li estis studento de aktoraltlernejo, poste studento en Universitato Babeş-Bolyai de Kluĵo, fine li akiris diplomon de reĝisoro en Bukareŝto. En 1968 li iĝis kunlaboranto de Megyei Tükör, ekde 1970 li laboris en la hungara redakcio de la rumana televido. Ekde 1972 li iĝis liberprofesiula verkisto. En 1983 li translokiĝis Hungarujon, kie li laboris en reĝisora oficejo de MAFILM, li estis kunlaboranto de Film, Színház, Muzsika, poste de la hungara televido. Li estis sekretario instituta de Magyar Kulturális Központ de Bukareŝto.
Verkoj
[redakti | redakti fonton]- A véges nap (noveloj), Bukarest, 1967
- Casanova – a zongora árverése és más történetek (noveloj), Kriterion, Bukarest, 1972
- Középkori villamosjegy (noveloj), Kriterion, Bukarest, 1976
- Változatok ütő és védekező hangszerekre (poemoj), Kriterion, Bukarest, 1978
- A virágmadarak hajnalban lehullnak (romanoj), Kriterion, Bukarest, 1980
- Lassított lónézés (noveloj), Magvető, Budapest, 1985
- Volt egyszer egy város (romanoj), Szépirodalmi, Budapest, 1986
- Az elsodort babaház (poemoj), Magvető, Budapest, 1987
- Holtak köve (romanoj), Szépirodalmi, Budapest, 1987
- Kettőskereszt (poemoj), Mentor, Marosvásárhely, 1996
- Cselédfarsang (romanoj), Palatinus, Budapest, 2001 [1] Arkivigite je 2008-06-21 per la retarkivo Wayback Machine
- Sztálinvárosi idill, Pallas-Akadémia,(noveloj) Csíkszereda, 2004
- Vanilía,(romano) Mentor, Marosvásárhely, 2006
- Históriás ének a rendszerváltásra (poemoj) Pallas-Akadémia Csíkszereda 2006
- Idegen ég (elektitaj poemoj) Pallas-Akadémia Csíkszereda 2006
Premioj, distingoj
[redakti | redakti fonton]- 1977 kaj 1980 A Romániai Írószövetség díja
- 1986 Artisjus-díj
- 1989 József-Attila-premio
- 1997 Magyar Köztársasági Érdemrend kiskeresztje