Aurél Czekelius
Etoso
Aurél Czekelius | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 5-an de oktobro 1844 en Ciclova Montană |
Morto | 14-an de novembro 1927 (83-jaraĝa) en Budapeŝto |
Ŝtataneco | Hungario |
Okupo | |
Okupo | struktura inĝeniero |
CZEKELIUS Aurél (cekelius) estis hungara inĝeniero naskita en Csiklóbánya la 5-an de oktobro 1844 kaj mortinta en Budapeŝto la 14-an de novembro 1927.
Kariero
[redakti | redakti fonton]Czekelius studis en la teknikuniversitato de Budapeŝto kaj ekde 1869 li laboris al MÁV (Magyar Állami Vasutak, Hungaraj Ŝtataj Fervojoj). Li projektis plurajn pontojn kaj gvidis iliajn konstruajn laborojn. En 1881 oni nomumis lin ano de la novorganizita teknikkonsilantaro. Ekde 1894 li estis gvidanto de la Dunahídosztály (Danubpontdepartemento).
Pontoj konstruitaj
[redakti | redakti fonton]- Malnova Erzsébet-ponto;
- Ferenc József (hodiaŭ Szabadság)-ponto;
- Danubpontoj en Pozsony kaj {Komárom];
- Vág-ponto de Puchó;
- Ponto de Tisa en Tiszaújlak;
- Ponto de Maros en Marosújvár.
Verkoj
[redakti | redakti fonton]- A budapesti Ferenc József híd építésének története (Bp., 1896)
Fontoj
[redakti | redakti fonton]- Magyar Életrajzi Lexikon
- hungare kun foto