Aurél Vajkai

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Salti al navigilo Salti al serĉilo

VAJKAI Aurél Wagenhuber estis hungara etnografo naskita en Koloĵvaro la 14-an de majo 1903 kaj mortinta en Budapeŝto la 29-an de novembro 1987.

Biografio[redakti | redakti fonton]

Aurél Vajkai akiris diplomon de kuracisto en Universitato Pázmány Péter (1927), sed li interesiĝis pri la popola kulturo, kamparana vivo. Unue en Veszprém, sekve en Keszthely li estis muzea praktikanto kaj priokupiĝis la vivmanieresploradon. En 1939 li laboris en Etnografia Muzeo de Budapeŝto. En 1942 li laboris iomtempe en sia naskiĝurbo en la Erdélyi Tudományos Intézet, en 1942-45 en Magyarságtudományi Intézet, ekde 1945 ĝis 1949 en Néptudományi Intézet. Inter 1946 kaj 1948 li estis preleganto en Universitato Pázmány Péter. En 1949 li translokiĝis al Veszprém. Li fondis tie la Muzeon Bakony (1949), kies li estis direktoro ĝis 1955, pli poste ĝis 1965, ĝis sia pensiiĝo li estis scienca sekcigvidanto.

Verkoj[redakti | redakti fonton]

  • Adatok a Felföld népi orvoslásához (Bp., 1937);
  • Adatok a népi orvosláshoz a Bakony-Balaton vidékén (Bp., 1939);
  • Cserszegtomaj (Bp., 1939);
  • Népi orvoslás a Borsavölgyében (Kolozsvár, 1943);
  • A magyar népi építkezés és lakás kutatása (Bp., 1948);
  • A Balatonfelvidéki és Bakony vidéki falusi épületek a XVIII. századtól (Bp., 1957);
  • A Bakony néprajza (Bp., 1959);
  • Szentgál. Egy bakonyi falu néprajza (Bp., 1959);
  • Balatonmellék (Bp., 1964);
  • Balaton (Bp., 1967, en pluraj eldonoj );
  • Nagyvázsony (Veszprém, 1970).
  • A magyar nép életmódja, 1999.

Fonto[redakti | redakti fonton]

  • Magyar Életrajzi Lexikon[1]