Aussiger Anzeiger

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Aussiger Anzeiger estis germanlingva gazeto de Ústí nad Labem kiu aperis de la 18-aŭgusto 1857.

Eldonisto estis Carl Georg Wolfrum, industriulo kaj ano de la dua ĉambro de Reichsrat, la parlamento viena. Nomŝanĝo venis en la 1902-a jaro kaj la produkto eknomiĝis Aussiger Tagblatt. Apero estis du fojojn por semajno, merkrede kaj sabate.

Celo de la semajngazeto estis sekvi la industrian kaj komercan evoluojn, la ĉiutageco de la averaĝaj enloĝantoj aŭ politikaĵoj estis malpli prifokusita. Ĝi estis liberalisma periodaĵo kaj lojala al la habsburga dinastio: ĝia unua numero aperis okaze de datreveno naskiĝtaga de imperiestro Francisko Jozefo. Tamen kelkaj numeroj estis cenzuritaj. Jam ekde 1861 la nivelo malkreskis kaj la ĉefredaktisto Karl Lehnert baldaŭ eldonis alternative la produkton Aussig-Karbitzer Bezirksbote (1868-1870).[1]

En 1863 aĉetis la gazeton la saksa presisto E. H. Klinkicht, en 1868 la presisto Karl Kraus. Kraus kaj liaj idoj la sekvajn jarojn ege influis la periodaĵon. Ankaŭ la redakcia laboro finfine stabiliĝis kaj inter 1877 kaj 1907 posedantis la tuton sinjoro Pergamenter. Ekde la malfruaj 1860-aj jaroj la profilo politika pligrandiĝis. Ekde 1907 ĉefis Oskar Hatschek. [2]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. Kristýna Audiová: Tschechen und Deutsche in Aussig an der Elbe im 20. Jahrhundert. Geschichte und historiographische Reflexion, (bakalaŭriĝa laboraĵo) Prago 2011, p. 19
  2. superrigardo pri la gazetaro de Ústí nad Labem kun fotoj