Avegno-Gordevio

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Avegno Chiesa)
Avegno-Gordevio
Blazono de Avegno-Gordevio
Blazono de Avegno-Gordevio
Blazono de Avegno-Gordevio
Vilaĝa strato en Gordevio
Vilaĝa strato en Gordevio
Vilaĝa strato en Gordevio
Kantono Tiĉino
Distrikto Vallemaggia
Komunumaro Maggia
Koordinatoj  46° 12′ 0″ N 8° 45′ 0″ O / 46.20000 °N, 8.75000 °O / 46.20000; 8.75000 (mapo)Koordinatoj: 46° 12′ 0″ N 8° 45′ 0″ O / 46.20000 °N, 8.75000 °O / 46.20000; 8.75000 (mapo)
Nombro de loĝantoj 1426
Areo  km²
Alteco 293 m super marnivelo
Poŝtkodo 6670 Avegno
6672 Gordevio
Komunumkodo 5324
Mapo de Avegno-Gordevio
Mapo de Avegno-Gordevio
Mapo de Avegno-Gordevio

Avegno-Gordevio estas komunumo de la Komunumaro Maggia kaj la Distrikto Vallemaggia en Kantono Tiĉino, Svislando. Ĝi havis 1426 loĝantojn je la 31-a de decembro 2011.

Geografio[redakti | redakti fonton]

Avegno-Gordevio situas en la suba parto de la Valo de Maggia ĉe la orienta bordo de la rivero Maggia, 10 kilometrojn norde de Locarno. La komunumo konsistas el la vilaĝoj Avegno, Avegno Chiesa, Avegno di Fuori, Gordevio, Villa kaj Brié. [1]

La teritorio de la komunumo etendiĝas sur areo de 27,34 km², de kiuj 63,6% estas kovritaj de arbaro, 10,0% servas por agrikulturo kaj 3,7% por setlado. [2]

Najbaraj komunumoj[redakti | redakti fonton]

La komunumo Avegno-Gordevio limas en nordo al Brione (Verzasca), en nordoriento al Lavertezzo, en orientonordoriento al Corippo, en oriento al Brione sopra Minusio, en sudoriento al Minusio, en sudo al Orselina, en sudokcidento al Terre di Pedemonte, kaj en okcidento kaj nordokcidento al Maggia.

Trafiko[redakti | redakti fonton]

Tra Avegno-Gordevio pasas la kantona ĉefvojo n-ro 407, kiu kondukas al la Valo de Maggia. Pere de la buslinio n-ro 10 de Locarno al Cevio kaj Lavizzara la komunumo estas konektita al la publika transportreto.

Historio[redakti | redakti fonton]

La unua dokumenta mencio de Avegno datiĝas el la jaro 1189 kiel Vegno. [3] La unua dokumenta mencio de Gordevio okazis 11 jarojn poste en la jaro 1200 kiel de gordauio. [4] La aktuala komunumo Avegno-Gordevio estis fondita la 20-an de aprilo 2008 per la kunigo de la ĝis tiam aŭtonomaj komunumoj Avegno kaj Gordevio surbaze de baloto de la 29-a de aprilo 2007.[5]

Notoj kaj referencoj[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]