Aventura filmo

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Aventuraj filmoj apartenas al kina ĝenro kiu montras heroan mondon de luktado kaj aventuroj, en kiu kutime hegemonias la agado kaj kavalirecaj valoroj. Ĝi disvolviĝis ĉefe en Italio kiel rimedo de elstarigo de ties historia pasinteco, poste uziĝis ankaŭ en Rusio por elstarigo de la Rusa Revolucio. Ankaŭ Holivudo eĉ de siaj komencoj produktis abunde tiajn filmojn. Filmoj kiel Raiders of the Lost Ark, unua ero de la serio pri Indiana Jones, ege popularigis la ĝenron en la 1980-aj jaroj, kvankam tiu neniam malsukcesis en la industrio de kinarto pro sia malferma akceptado fare de la publiko.

Trajtoj[redakti | redakti fonton]

  • Banala traktado kaj pseŭdodrama de la konfliktoj.
  • La scenojn de multa agado (bataloj, persekutoj ktp.) ĉiam oni filmas en deproksimaj filmaĵoj.
  • Stereotipaj kaj kontraŭstetikaj roluloj (forta kaj kuraĝa heroo kontraŭ maliculo).
  • Premiso: Bono ĉiam domias super la malbono.
  • Protagonistoj kiuj trairas malfacilaĵojn kaj suferas transformojn tra la historio.
  • La dramagado okazas for de ĉiutagaj lokoj, kaj prefere en malkutimaj ejoj: ĝangaloj, dezertoj, galaksioj, ktp.
  • Ofte la agado okazas en la pasinteco.
  • Pli gravas la enkuntekstigo, vestaĵoj kaj specialaj efektoj ol la scenaro.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]


  • En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo Cine de aventuras en la hispana Vikipedio.