Kina ĝenro

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Kina ĝenro estas ĝenerala temo de filmoj kiu utilas por ties klasigo.​ Tiu koncepto estas konvencia pakto inter la publiko kaj la distribuanto, kiu celas kontentigon ĉe la psikologiaj esperoj de la spektanto pri la filmo, nome temas pri gvidilo por la konduto de la publiko - ĉu oni celas ridon (komedio), emocion, ploron (dramo), timon (teruro), surprizon (fantazio), distradon (aventuro), ktp - aŭ por la rekono de temoj, lokoj, bildoj, situacioj, aferoj, agoj..., kiujn oni esperas trafi en la filmoj.

Se tio ne okazas, la publiko povas seniluziiĝi, kiel okazis ekzemple ĉe 2001: A Space Odyssey (Stanley Kubrick, 1968), kiu estis reklamita kiel filmo de sciencfikcio (sen sceno pri homedoj, lasta vojaĝo aŭ la feto flosanta en la spaco), kaj tial la tiama publiko iom malkontentiĝis pro malplenumo de siaj esperoj. Nur poste ĝi iĝis referenca filmo, kvankam ne facile klasigebla el la vidpunkto de «ĝenro».

Kinĝenroj, kiel ĉe aliaj artaj kanpoj, devenas el la klasika kulturo de antikveco, ĉefe el ties ĉefaj ĝenroj: nome komedio kaj tragedio. Tiuj ĝenroj diversiĝis kaj komplikiĝis en teatro, kaj la unuaj filmoj iel klopodis imiti ilin. Sed baldaŭ, la pli ampleksaj kinebloj komplete apartiĝis disde la tradiciaj klasoj.

Klasoj[redakti | redakti fonton]

Laŭ stilo[redakti | redakti fonton]

  • Agadfilmoj — kies intrigo temas pri morala interagado inter «bono» kaj «malbono» pere de elano kaj fizika forto.
  • Sciencfikcio — pri estonteco, en kiu aperas la progreso de la teknologio.
  • Komediaj filmoj — faritaj por okazigi humuron, distron, kaj eĉ ridon.
  • Dramaj filmoj — centriĝas ĉefe en la disvolvigo de konflikto inter la protagonistoj, aŭ de la protagonisto kun sia etoso aŭ kun si mem.[1]
  • Fantazio — anstataŭ la teknologio kaj estonteco de sciencfikcio, per nerealaj rimedoj oni aliras al pasinteco. Magio, mitologiaj bestoj aŭ nelogikaj okazoj formas parton de tiu mondo.
  • Melodramo — kun emociaj aŭ moralaj elementoj tre fortaj.
  • Muzikaj filmoj — enhavas interrompojn en sia disvolviĝo, por montri muzikan fragmenton ĉu kantitan ĉu dancitan.
  • Amaferaj filmoj —kun pli malpli romantisma amafero inter du personoj.
  • Trileraj filmoj — celas okazigi streĉitecon.
  • Terurfilmoj — faritaj cele al okazigo de teruro, streĉiteco, timo aŭ subita malagrabla surprizo en la publko.
  • Dokumentaj filmoj - referencas al temoj de scienca, socia aŭ kultura interesoj, inter aliaj.

Laŭ enhavo[redakti | redakti fonton]

  • Militaj filmoj — rakontas ĉu fikciajn ĉu reale okazintajn batalojn, ofte el vidpunkto de partoprenanta tendaro.
  • Biografiaj filmoj - pri la vivo de gravulo
  • Sciencfikciaj filmoj — presenta la progresión de lo desconocido a lo conocido por el descubrimiento de una serie de enigmas, donde el espacio es dominado por el hombre o civilizaciones de un posible futuro.
  • Kino pri katastrofoj - grandaj incendioj, inundoj, tertremoj, vrakoj, grandaj vulkanaj erupcioj, invadoj de eksterteranoj, pandemioj aŭ epidemioj kaj eĉ hipoteza kolizio de asteroido kontraŭ la Tero, plej ofte fikciaj, sed ankaŭ realaj (cunamo, anda aviadilkraŝo ktp).
  • Kino de ekspluatado de krudaj temoj, sensaciismaj aŭ morale neakceptebla, ĉefe pri sekso, violento ktp.
  • Kino de fantazio — enhavas mitajn faktojn, mondojn, kreitaĵojn aŭ aĵojn, kiuj devenas nur de la imagopovo.
  • Historiaj filmoj. La agado okazas en la pasinteco, ofte kun la intenco de historia rekreado.
  • Krimaj filmoj. La malvenko de la «Malbono», en la kunteksto de la krimagado.
  • Erota kino- enhavas scenojn de nudaĵoj, sed centrigas atenton en amo ĉu arte ĉu laŭsente, ne en la seksorganoj.
  • Pornografiaj filmoj — enhavas scenojn de nudaĵoj, sed centrigas atenton en sekso, kaj ne en amo.
  • Vakeraj filmoj — de la kolonia al la moderna epoko de Usono, ofte mite.

Laŭ formatoj aŭ produktado[redakti | redakti fonton]

  • Tridimensia kino
  • B filmoj — kun minimuma buĝeto kaj reklamado kaj kies ambicio estas trafi moderan sukceson, ĉefe inter la 1930-aj kaj 1960-aj jaroj, kiam la publiko povis vidi du aŭ tri filmojn per la sama enirbileto.
  • Sendepena kino
  • Nigraj filmoj — ĉefe post la Dua Mondmilito, kie la protagonisto estas kontraŭheroa, ofte ligita al femme fatale.
  • Mutaj filmoj — karakteraj de la unuaj filmoj (1895-1937), kiuj ne registris sonon.
  • Sonfilmoj — kiuj registris ankaŭ sonon, nomitaj "talkies" se temas pri la unuaj filmoj kiuj kunigis sonon kaj bildon en la sama bendo, inter 1927 kaj 1937.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. Pri la termino «dramo» oni atentu pri jeno:
    • Drama: vorto kiu devenas de la grekaj kun simpla signifo «agado».
    • Dramaturgio: teatra koncepto pri la ludado de scenaro.
    • Melodramo: ĝenro kiu markas la emociigon de la roluloj.
    • Tragedio: greka ĝenro karakterizita per scenoj konfuzaj kaj malfeliĉa, fatalisma fino.