Avenuo Stephen

El Vikipedio, la libera enciklopedio
La ŝtala skulptaĵo "Trees" [Arboj] sur Avenuo Stephen

Avenuo Stephen (angle: Stephen Avenue) estas grava butikuma korso en urbocentra Kalgario (Alberto, Kanado). La korso fakte estas parto de 8-a Avenuo SOk inter 4-a Strato SOk kaj 1-a Strato SOr. Aŭtoj kaj kamionoj povas veturi en ĝi nur post la 6-a horo ptm kaj antaŭ la 6-a horo atm. La strato finiĝas ĉe Olimpika Placo kaj la Kalgaria urbodomo. Transiras ĝin ankaŭ Korso Barclay (3-a Strato SOk), alia korso kiu ligas Avenuon Stephen kun Placo Eau Claire.

La strato estas konata pro siaj restoracioj, multekostaj butikoj, artkinejoj kaj drinkejoj. Avenuo Stephen ankaŭ apudas la ĉefan kovritan butikokomplekson de urbocentra Kalgario, kiun konsistigas Kalgaria Centro Eaton, Centro TD, Bankista Domo kaj Centro Scotia. La ĉefaj butikoj de la butikokomplekso estas Sears kaj The Bay. Inter la plej gravaj butikoj de luksaĵoj sur Avenuo Stephen estas Holt Renfrew (kun butikoj de Chanel, Louis Vuitton kaj Tiffany & Co.), librovendejo McNally Robinson, Aveda kaj Bang k Olufsen.

Ĉe Avenuo Stephen ankaŭ estas la ĉefa kongresejo kaj ekspoziciejo de urbocentra Kalgario, Kongresejo TELUS, kaj du el la plej luksaj hoteloj de la urbo, la Hyatt Regency Kalgario, kiu enkorpigis plurajn historiajn konstruaĵojn en sia fasado, kaj la Kalgaria Marriott.

Malkiel la 17-a Avenuo, Avenuo Stephen neniam estis grava loko de nokta vivo en la urbo, kvankam estas kelkaj noktokluboj proksime al ĝi.

Historio[redakti | redakti fonton]

Vintra lumigado sur Avenuo Stephen
Historiaj konstruaĵoj sur Avenuo Stephen

La strato nomiĝas laŭ Lordo Lord George Mount Stephen, la unua prezidanto de la Kanad-Pacifika Fervojo[1]. Kiel unu el la plej malnovaj stratoj de Kalgario, laŭ ĝi verŝajne estas la plej alta koncentriĝo de registritaj historiaj konstruaĵoj en Kalgario; oni sekve deklaris ĝin kanada historiejo en 1992[2]. La plimulto de ĉi tiuj historiaj konstruaĵoj estis konstruitaj de sabloŝtono; oni elektis ĉi tiun konstrumaterialon por konstrui fajro-rezistantajn konstruaĵojn post fajro en 1886 kiu detruis grandan parton de la urbo.

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Glenbow Archives. Arkivita el la originalo je 2007-09-27. Alirita 2007-10-13.
  2. Calgary Downtown Association. Arkivita el la originalo je 2007-10-10. Alirita 2007-10-13.