Hyatt

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Hyatt
hotelĉeno • publika kompanio vd
Dum 27-a de septembro 1957 - nekonata/nuntempe
Jura formo privata firmao
Fondintoj Jack D. Crouch vd
Sidejo Ĉikago
Lando Usono
Estr(ar)o Mark Hoplamazian
Agokampo hoteloferiejoFranĉizo
ISIN-kodo US4485791028
filiaj kompanioj Hyatt Place • Alila Hotels and Resorts • Destination Hotels & Resorts • Hyatt House • Joie de Vivre Hospitality • Hyatt Centric • Andaz vd
TTT Oficiala retejo
vdr

La Hyatt hotela korporacio, aŭ mallonge "Hyatt" (angle Hyatt Hotels Corporation), estas luksa hotelĉeno posedata de la familio Pritzker. La kompania ĉefsidejo situas en Ĉikago, Ilinojso. Aktuale en 2019, Hyatt dungas pli ol 100,000 homojn tutmonde servante preskaŭ 900 posedaĵojn sub 20 malsamaj markoj en 60 landoj [1][2].

Historio [3][redakti | redakti fonton]

Grand Hyatt Hong Kong

La korporacio Hyatt estis formita kiam fratoj Jay, Robert kaj Donald Pritzker aĉetis malgrandan motelon nomitan la Hyatt House en Internacia Flughaveno de Los-Anĝeleso la 27-an de septembro 1957 [4]. La pli juna frato Donald estis tiu kiu prizorgis la hotelĉenon. Ene de kvar jaroj li establis kvin pliajn hotelojn en aliaj flughavenoj laŭ la sama formulo [5]. La firmao estis listigita por komerco sur la borso en 1962, kaj ses jarojn poste "Hyatt International" ankaŭ estis establita, kiu ankaŭ estis listigita por komerco [6]. En 1967 ili lanĉis la grandegan Hyatt Regency Atlanta hotelon, kiu estas 29-etaĝa hotelo kun 1 260 ĉambroj kaj malferma atrio [7].

En 1969, Hyatt malfermis ĝian unuan hotelon ekster Usono, kiam ĝi gajnis la administradkontrakton por la President Hotel en Honkongo (renomita la Hyatt Regency Hong Kong) [8]. En 1979, la familio Pritzker decidis aĉeti la akciojn de la du kompanioj "Hyatt" kaj "Hyatt International", kaj forigi ilin de komerco en la borso [9][10].

En 1999, la ĉeno malfermis la hotelon "Grand Hyatt Shanghai", kiu tiam estis la plej alta hotelo en la mondo kun 54 etaĝoj.

Ekde 2002, la ĉeno funkciigas la hotelon Ararat Park Hyatt Moscow, kaj konsiderante la aliajn hotelojn de la ĉeno en Rusio, ĝi estas unu el la plej grandaj hotelĉenoj en tiu lando.

En 2003, post konfliktoj inter la membroj de la dua generacio de la familio, ĉiuj posedaĵoj de la ĉeno Hyatt en Usono kaj eksterlande estis kunigitaj sub unu holdingo . Ĝis tiam, la havaĵoj de la firmao estis tenitaj tra serio de malsamaj firmaoj kiuj estis registritaj en impostŝirmejoj. En 2007, la familio vendis parton de ĉirkaŭ 15% de la akcioj de la firmao por unu miliardo da dolaroj. Inter la aĉetantoj estis la investa banko Goldman Sachs (7,5%) kaj la investkompanio Madron Capital (6,1%), kiu estas kontrolita de Rob Walton, la prezidanto de la podetala giganto Wal-Mart.

En 2009, la Pritzker-familio ekkomercis la firmaon sur la Novjorka Borso.

En novembro 2019, la ĉeno anoncis, ke ĝi aliĝas al la lukto por redukti la uzon de plasto, kaj rezignos la plastajn boteletojn, kiujn ĝi distribuas al gastoj en la ĉambroj (enhavantaj materialoj kiel ŝampuo, sapo, ktp.), "ĉar estas neebla ignori la median damaĝon de unu-uza plasto".

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. About Hyatt. Hyatt.com (2004-12-09). Alirita 2019-07-05.
  2. Hyatt Hotels Corporation - Investor Relations - Our Company. Arkivita el la originalo je 2023-07-11. Alirita 2023-07-11.
  3. Hyatt History (angle). Arkivita el la originalo je 2020-02-15. Alirita 2020-02-18. Arkivigite je 2020-02-15 per la retarkivo Wayback Machine
  4. Arizona Republic from Phoenix, Arizona on July 31, 1973 · Page 5 (July 31, 1973).
  5. . Tremors in the Empire - Chicago magazine - December 2002 - Chicago. Chicagomag.com (2007-06-21). Alirita 2012-10-30.
  6. Hyatt Investor Fact Book.
  7. . After 50 years, Hyatt Regency Atlanta is still a downtown icon (July 10, 2017).
  8. . The Kings of Industrial Buildings - the Chung brothers of E.Wah Aik San (11 December 2017). Alirita 2019-06-06.
  9. History of Hyatt Corporation. Alirita 2012-10-30.
  10. Hyatt History. Arkivita el la originalo je 2020-02-15. Alirita 2020-02-02. Arkivigite je 2020-02-15 per la retarkivo Wayback Machine

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Oficiala retejo