Franĉizo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Salti al navigilo Salti al serĉilo

La nocio franĉizo (el la angla franchise, kiu mem venas el la franca franchise; libera) signifas negocan metodon[1], ĉe kiu la franĉiz-donanto transdonas al franĉiz-akceptanto la regionan uzon de negoca koncepto. Ĝi okazas inter merkataj firmaoj (vidu koncesio). Plej konataj franĉizaj firmaoj en la gastronomio: McDonald's, Burger King, Pizza Hut, Maoz.

Antaŭe, la vorto "franĉizo" havis alian komercan signifon, nome laŭ PIV[2], "[l]imo, determinanta la respondecon de asekuristo, procento de la valoro de la asekuritaj varoj, kiun la asekuristo ne bezonas kompensi, kiam la damaĝo ĝin ne superas."

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. [1] Vd la vorton "franĉizo" en ReVo
  2. "franĉizo" en PIV