Azadiya Welat

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Azadiya Welat estas la sola kurda taggazeto, kiu aperas en Turkio. Dum la 1990-aj jaroj ĝi estis semajna gazeto kaj de post Aŭgusto 2006 fariĝis taggazeto. La eldonejo estis antaŭ 2003 en Istanbulo, kiam ĝi iris al Diyarbakir ĝis sia fermo en aŭgusto 2016.

„Azadiya Welat“ signifas „La Libereco de la Lando“, kaj oni ofte kromnomas ĝin „Welat“ (la Lando).

La ĵurnalo estis malpermesita kaj estis fermita la 28-an de aŭgusto 2016.[1]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. "Türkische Polizei stürmt kurdische Zeitung", 2016-08-28. Kontrolita 2016-09-05. (germane)

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]