Azov-bataliono

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Salti al navigilo Salti al serĉilo
Azov-bataliono
Azov-bataliono
Information icon.svg
vdr

La Azov Speciala Operacia Taĉmento (ukraine Окремий загін спеціального призначення «Азов»), ankaŭ konata kiel Azov-regimento, estas nov-nazia[1] iama milicia grupo kiu nun estas unuo de la Nacigvardio de Ukrainio[2], bazita en Mariupolo, en la Azov-marborda regiono[3]. Azov formiĝis kiel volontulmilico en majo 2014[4], kaj poste batalis kontraŭ rusaj separismaj trupoj en la Donbasa Milito. Ĝi spertis sian unuan batalsperton dum la repreno de Mariupolo de por-rusaj separistoj en junio 2014. Ĝi estis komence organizita kiel volontula polickompanio, kaj poste, la 12an de novembro 2014, Azov estis integrigita en la Nacigvardio[5].

La bataliono estis akuzita pri torturo kaj militkrimoj, same kiel nov-naziaj simpatioj[6] [7]. Ĝi uzis polemikajn simbolojn[8], ilia emblemo reprezentas la Wolfsangel, nazian simbolon uzitan fare de la dua SS Panzer Division Das Reich. Azov-reprezentantoj asertis ke la emblemo estas mallongigo de "Nacia Ideo" (ukraine: Ідея Нації) kaj neas ligojn kun novnaziismo.[12] En marto 2015, batalionreprezentanto deklaris al USA Today ke proksimume 10-20% de la taĉmentanaro estis nazioj[9]. La Usona Kongreso blokis armean helpon al Azov en 2018 pro ĝia blankul-supereca ideologio[10]. Membroj de la bataliono venis el 22 landoj kaj estas de diversaj fonoj[11][12]. En 2017, la grandeco de la regimento estis taksita je pli ol 2,500 membroj[13], sed antaŭ 2022, ĝi estis taksita je 900 membroj[14].

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. [Rise of Far-Right Extremism in the United States] ([[1]]) CSIS, 7-a de novembro 2018
  2. [lets loose Men in Black] ([[2]]) The Times, 14-a de februaro 2022
  3. old.npu.gov.ua/mvs/control/main/en/publish/article/1047007 ([[3]]) Ukrainia polico, 18-a de aprilo 2018
  4. [crisis: Inside the Mariupol base of the controversial Azov battalion] ([[4]]) ABC News, 23-a de marto 2015
  5. [a Far-Right Battalion Became a Part of Ukraine’s National Guard] ([[5]]) Vice, 16-a de februaro 2022
  6. ["Азова" заперечує зв'язок символіки батальйону з нацизмом] ([[6]])
  7. [Azov, the far-Right brigade killing Russian generals and playing a PR game in the Ukraine war ] The Dily Telegraph, 18-a de marto 2022
  8. ["Campfire Songs and Kalashnikovs"] ([[7]]) Foreign Policy, 30-a de decembro 2018
  9. [buses-separatists/24664937/|"Volunteer Ukrainian unit includes Nazis"] USA Today, 10-a de marto 2015
  10. [bans arms to Ukraine militia linked to neo-Nazis] ([[8]]) The Hill, 27-a de marto 2018
  11. [a Swedish Sniper Found Redemption in the Ukraine War]([[9]]) dailysignal.com, 11-a de aprilo 2018
  12. [или манипуляция: усиливается ли притеснение евреев в Украине?] ([[10]]) BBC News, 14-a de majo 2018
  13. Deutsche heuern bei rechtsextremem ukrainischen Bataillon an ([[11]])Der Spiegel, 11-a de novembro 2017
  14. [Who are Ukraine’s far-right Azov regiment?] (Profile: Who are Ukraine’s far-right Azov regiment? (arkivo), Al Jazeera, 1-a de marto 2022

Bibliografio[redakti | redakti fonton]

  • Paweł Terpiłowski, Polska w doktrynie geopolitycznej Ruchu Azowskiego (Pollando en geopolitika doktrino de Azova Movado). „Wschodnioznawstwo”, p. 193–203, 2017. Instytut Studiów Międzynarodowych (Universitato de Vroclavo), Oficyna Wydawnicza Arboretum. ISSN 2082-7695

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]