Aĥila tendeno
Aĥila tendeno estas dika tendeno ĉe kalkano. Ĝi ligas la surajn muskolojn al la kalkaneo. La nomo de ĉi tendeno rememorigas pri Aĥilo.
Metafora esprimo
[redakti | redakti fonton]Sed la esprimo aĥila tendeno, krom la anatomia, ekscitas ankaŭ alian nocion ĉar estas uzata ankaŭ metafore. Fakte por indiki la malfortan kaj, do, vundeblan aŭ mortodonan punkton, kvankam eble kaŝitan, de iu persono aŭ rezonado aŭ afero, oni diras: jen la aĥila tendeno!
La metafora esprimo trovis sian devenon en la literaturan kaj komunan okcidentan lingvaĵon el greka mitologio: Aĥilo, laŭ Homero, estis la plej forta kaj bela batalanto de la helena armeo dum la Troja milito, kaj nevundebla ĉar lia patrino, diino Tetisa, lin trempis en la miraklofaran Stikson por lin igi tiel, sed ĝuste la patrino singarde tenis lin je la kalkano kiu do ne trempiĝis kaj, do, restis vundebla. Aĥilo, fakte, laŭ Homero, restis morte pafita de sago lanĉita de Pariso sur lian kalkanon.
Vidu ankaŭ
[redakti | redakti fonton]Eksteraj ligiloj
[redakti | redakti fonton]- http://rehabilitation.medicalengineer.co.uk/Achilles+Tendon+Repair.php Arkivigite je 2006-05-19 per la retarkivo Wayback Machine angla artikolo pri metodoj ripari rompon de la aĥila tendeno.
- [1] Arkivigite je 2009-04-22 per la retarkivo Wayback Machine
- [2] Arkivigite je 2009-04-13 per la retarkivo Wayback Machine