Aŭgustena preĝejo (Vieno)
Aŭgustena preĝejo germane Augustinerkirche | ||
---|---|---|
paroĥopreĝejo • kristana preĝejo | ||
Loko | ||
Ŝtato | Aŭstrio | |
Municipo | Vieno | |
Geografia situo | 48° 12′ 21″ N, 16° 22′ 2″ O (mapo)48.20572222222216.367222222222Koordinatoj: 48° 12′ 21″ N, 16° 22′ 2″ O (mapo) | |
Bazaj informoj | ||
Religio | kristanismo | |
Rito | Romkatolika Eklezio | |
diocezo | Romkatolika ĉefepiskopujo de Vieno | |
asocio | Aŭgustenanoj | |
Dato de konsekro | 1349 | |
Arkitektura priskribo | ||
Arkitektoj | Dietrich Landtner | |
Konstrustilo | gotiko, baroko | |
Tipo de konstruaĵo | preĝejo | |
Konstruado | 1327–1339 | |
Specifo | ||
Longo | 85 | |
Larĝo | 20 | |
Alto | 11 (navo) | |
Mapo | ||
Ligiloj | ||
Vikimedia Komunejo | Komunejo pri Aŭgustena preĝejo | |
Oficiala paĝaro | www.augustinerkirche.at | |
Aŭgustena preĝejo (germane Augustinerkirche en Vieno (Aŭstrio) estas la plej malnova konstruaĵo ĉe la Jozefplaco[1].
La preĝejo kun aŭgustena monaĥejo estis fondita de duko Frederiko la Bela en 1327. En 1634 ĝi iĝis la paroka preĝejo de la imperiestra kortego, do pluraj gravaj eventoj okazis tie, inkluzive la geedziĝon de la imperiestro Francisko Jozefo l-a 1a kaj dukino Elizabeto (Sisi). En la 18-a jarcento oni rekonstruis en la gotika stilo la interieron, kia ĝi estas nun[1].
Tamen certaj ŝanĝoj pluas. Ekzemple en 2004 oni aldonis flankan altaron dediĉitan al la imperiestro Karolo la 1-a, malfeliĉa pranepo de sia granda antaŭulo, rekompencita samjare per beatigo fare de la Romkatolika Eklezio[1].
La konstruaĵo ne estas speciale granda (85 x 20 m, la navo 11 m). En ĝi plu servas ses fratoj el la aŭgustena ordeno. En la preĝejo troviĝas la Kapelo Loreto, sub kies planko troviĝis la Kora Kripto (Herzgruft) kie en 54 arĝentaj urnoj kuŝas koroj de la anoj de la Habsburga dinastio[1].
Eksteraj ligiloj
[redakti | redakti fonton]- Stanislavo Belov (2018-07-12) Imperiestraj temploj en Vieno — librejo kaj preĝejo (esperante). Blogger. Arkivita el la originalo je 2019-02-16. Alirita 2019-02-16. (raporto pri vizito en 2017)
Referencoj
[redakti | redakti fonton]- ↑ 1,0 1,1 1,2 1,3 Stanislavo Belov (2018-07-12) Imperiestraj temploj en Vieno — librejo kaj preĝejo (esperante). Blogger. Arkivita el la originalo je 2019-02-16. Alirita 2019-02-16.