Aŭgustenana preĝejo (Gotha)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
La preĝejo fotita de Kloster-placo.
La baroka loĝio de la dukoj
La linda ambito

La Aŭgustenana monakejo de Gotha, ankaŭ preĝejo de la Savinto (germane: Augustinerkloster, Augustinerkirche, Salvatorkirche) troviĝas en la urbocentro de Gotha, Germanujo, Klosterplatz nr 6.

Historio[redakti | redakti fonton]

Oazo de silento meze en la urbo estas la Aŭgustenana preĝejo kun ĝia apuda iama monakeja komplekso jam dum 700 jaroj. En la 1251-a jaro setlis surloke cistercianinoj, kiuj cedis la ejojn jam en 1258 al la Aŭgustenanoj. Ilia stacio en Gotha estis samtempe la unua en tuta Turingio. Martin Luther predikis surloke plurajn fojojn, la unuan fojon en 1515. Kerne la hodiaŭa ununava preĝejo datumas de la mezo de la 13-a jarcento. Antaŭe estis romanika antaŭula konstruaĵo. En 1366 estiĝis la klostro kaj la kapitula salono. En 1524/35 enkondukitis la Reformacio en la urbo kaj la amiko lutera Friedrich Myconius iĝis unua superintendanto. Sia epitafo troviĝas dekstre malantaŭ la ĉefa altaro kaj sia loĝdomo antaŭ la preĝejo je la maldekstra flanko ankoraŭ nun videblas. De post 1530 la preĝejo estis intertempe ankaŭ paroĥa preĝejo.

Ĝia nuna aspekto kaj ekipaĵo estas rezulto de la alikonstruo fare de la ĉefarkitekto Andreas Rudolph inter 1676-80 por plenumi la novan rolon kiel Kortega rezideja preĝejo. Per financa subteno de la dukoj Ernesto la 1-a ka Frederiko la 1-a la pligrandigita interno parte barokiĝis, danke al la duka loĝio. Specialaĵo ĉe tiu ĉi loĝio estas elefanto stuka kiu memorigu onin pri la Elefanta honorigosigno aljuĝita al la duka moŝto Henriko la 1-a fare de la dana reĝo Kristiano la 1-a. La de tutfiguraj puttoj tenitaj sloganrubandoj montras la devizon de la duko: "Pietate prudentia et iustitia - Saĝeco kaj justeco danke al pieco". De 1991-93 la interno profunde restaŭritis, i.a. la orgeno de 1692.

Klostro[redakti | redakti fonton]

Tomboŝtonoj enklostre kun numeroj

En la ambito videblas malnovaj tomboŝtonoj de famuloj, i.a. de la historiisto kaj verkisto Johann Georg August Galletti, verkinto de la famaj Kathederblüten kaj de la plurvoluma verko Geschichte und Beschreibung des Herzogthums Gotha. Malantaŭ ĝi troviĝas ekde kelkaj jaroj modernega gastigdomo de la Evangelia Eklezio. Apudkirke norde estas la iama monaĥejo, unu el la plej malnovaj de tuta Turingio. Tie ankaŭ estas bonege konserviĝinta klostro de 1366 starigita kune kun pligrandigo de la preĝejo.[1] Laŭlonge de la vandoj estas la tomboŝtonoj/ epitafoj de la jenaj personoj gotaaj (kp. la numerojn surplane):

  1. Johann Heinrich Erdmann (1664-1739), ekde 1734 arkidiakono
  2. Christoph Brunchorst (1604-1664), kortega predikisto kaj konsistoria asesoro
  3. Rosina Elisabeth Gotter († 1727), tria edzino de Ludwig Andreas Gotter
  4. Johann Franz Buddeus (1667–1729), eklezikonsilisto
  5. slabodetalo de la tomobo de Buddeus
  6. Salomo Glassius (1593–1656), ĝenerala superintendanto
  7. Karl Franz Buddeus (1695–1753), teologo kaj vickanceliero por duko Frederiko la -a (Saksio-Gotao-Altenburg)
  8. Peter Zacharias von Wölcker (1688–1726), konsilisto de duko Frederiko la 2-a (Saksio-Gotao-Altenburg)
  9. Heinrich Christian Mühlpfort (1702–1703), frue mortinta fio de Christian Hieronymus Mühlpfort
  10. admonŝtono "Homo bulla, memento mori!"
  11. Johann Georg August Galletti (1750–1828)
  12. slabo por Maria Elisabetha Jacobs, fraŭline Volck (1655-1720)

Klostre estas ankoraŭ figuro de la krucumita Jesuo kaj baroka anonima slabo kun al latinlingva enskribaĵo homo bulla memento mori (ne forgesu ke la homo estas nur veziketo, ke vi estas mortonta). Dum la epoko de Turniĝo en 1989, tiu ĉi en la preĝejo de la Aŭgustenanoj ekis la unua paca politika manifestacio en Gotha.

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. Philipp-Kaspar Pfannstiel: Kreuzgänge in Stein bewahrte Stille. Projekt-Verlag Cornelius GmbH, Halle, 2008, ISBN 978-3-86634-432-7, p. 165

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]