Saltu al enhavo

Bágyogszovát

Nuna versio (nereviziita)
El Vikipedio, la libera enciklopedio

Bágyogszovát [bAdjogsovAt] estas unuigita vilaĝo en Hungario en regiono Okcidenta Transdanubio, en departemento Győr-Moson-Sopron, en subregiono de Csorna. Szovát slave signifas: sankta, bog signifas dio.

Bazaj informoj

[redakti | redakti fonton]

Bágyogszovát situas sur ebenaĵo laŭ flankovojoj, inter Csorna kaj Rába.

Sekve la kontraŭturkajn militojn la vilaĝoj detruiĝis. Memstaraj vilaĝoj Bágyog kaj Rábaszovát en 1950 kuniĝis.

Vidindaĵoj

[redakti | redakti fonton]
Preĝejo en Rábaszovát

La vilaĝo havas romkatolikajn preĝejojn, en Bágyog el 1772 omaĝe al Sankta Marteno kaj en Szovát el 1804 omaĝe al Maria Magdalena.

En la iama Rábaszovát mortis monaĥo Nándor Lajos Gosztonyi.