Båtsfjord - jen norvege, en la norda sameaBáhcavuona gielda - estas komunumo de Norvegio. Ĝi ĝis la jaro 2019 situis en malnova departemento (norvege fylke) Finnmark kaj ekde la komenco de la jaro 2020 apartenas al tiam kreita, unuigita departemento Troms kaj Finnmark. Laŭ la stato de 2022 en la komunumo vivis 2 165 loĝantoj sur areo de 1 434,78 kvadrataj kilometroj, kio rezultigas loĝdenson de 2 loĝantoj/km². Administra centro de la komunomo estas samnoma loĝloko Båtsfjord, kaj komunumestro estas Ronald Waernes.
La teritorio havas komunan limon kun la najbaraj komunumoj Vardø, Vadsø, Berlevåg kaj Tana. La departamenta ĉefurbo Tromsø per aŭta vojo, pro la fjorda kaj montara pejzaĝo iom kurba kaj tial pli longa ol la linia distanco, situas en distanco de 828 kilometroj.