Béla Náday

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Béla Náday
Persona informo
Naskiĝo 29-an de majo 1877 (1877-05-29)
en Budapeŝto
Morto 23-an de oktobro 1937 (1937-10-23) (60-jaraĝa)
en Budapeŝto
Tombo Malnova tombejo de Budapeŝto
Ŝtataneco Hungario
Familio
Patro Ferenc Náday
Frat(in)o Ilona Náday
Edz(in)o Ilona Tasnádi
Okupo
Okupo aktoro
vdr

Béla Náday [nAdai], laŭ hungarlingve kutima nomordo (kaj pli komplete) Náday Béla István Pál estis hungara aktoro. Lia nobela antaŭnomo estis újhelyi, li origina familia nomo estis ĝis 1912 Nauratyill, kiu malofte aperis en formoj Navratyill, Nauratyil. Lia patro estis Ferenc Náday, lia patrino estis Katalin Vidmár, lia fratino estis Ilona Náday, lia edzino estis Ilona Tasnádi.

Béla Náday en 1900

Béla Náday [1] naskiĝis la 29-an de majo 1877 en Budapeŝto, li mortis la 23-an de oktobro 1937 en Budapeŝto.

Biografio[redakti | redakti fonton]

Béla Náday aĝis 17, kiam li debutis en teatro. Li frekventis Teatran Akademion. Ekde 1898 ĝismorte li apartenis al Nacia Teatro (Budapeŝto). En 1928 li ricevis la titolon eterna membro de la Nacia Teatro. Li ricevis reĝan premion en 1917 pro apogoj de la batalantaj soldatoj. Li edziĝis en 1901, eksedziĝis en 1911, denove edziĝis en la sekva jaro. Li ricevis rolojn ankaŭ en mutaj filmoj kaj li verkis kelkajn scenarlibrojn.

Elektitaj roloj[redakti | redakti fonton]

Fontoj[redakti | redakti fonton]

Béla Náday (maldekstre kiel infano)