Béla Tankó (kemiisto)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Béla Tankó
Persona informo
Naskiĝo 5-an de novembro 1905 (1905-11-05)
en Orăștie
Morto 16-an de oktobro 1974 (1974-10-16) (68-jaraĝa)
en Debrecen
Tombo Debreceni köztemető
Ŝtataneco Hungario
Okupo
Okupo biokemiisto
vdr

TANKÓ Béla estis hungara biokemiisto, universitata profesoro. Li naskiĝis en Szászváros la 5-an de novembro 1905 kaj mortis en Debrecen la 16-an de oktobro 1974.

Biografio[redakti | redakti fonton]

Béla Tankó havigis diplomon de instruisto kaj doktoradon en Debrecen kaj eklaboris en Instituto pri Medicina Kemio en Budapeŝto. En 1937 oni habilitis lin privatprofesoro pri biokemio. En februaro de 1947 li iĝis profesoro de novorganizita katedro de organkemio. En 1950 oni nomumis lin universitata profesoro al katedro de biokemio de la medicina fakultato kaj direktoro de Biokemia Instituto de Debrecen. Li estis en 1931–32 en Berlin, poste en 1933 en London. Li estis fondintano kaj prezidanto de la Hungara Biokemio Asocio. Li estis ano de la Hungara Fiziologia Asocio, de la Biokemia Sekcio de Hungaraj Kemiistoj. Li esploris precipe la metabolismon kaj kaj nukleajn acidojn. Al lia nomo ligiĝas la malkovro de fruktozo-I-fosfato kaj de la estero Tankó–Robinson.

Verkoj[redakti | redakti fonton]

  • Kísérletes orvostudomány vizsgáló módszerei, kunulaŭtoro.

Literaturo[redakti | redakti fonton]

  • Szabó Gábor dr.: T. B. (Orv. Hetil., 1975.).

Fonto[redakti | redakti fonton]