Béla Tarcsay

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Béla Tarcsay
Persona informo
Naskiĝo 13-an de oktobro 1952 (1952-10-13) (71-jaraĝa)
en Nagykanizsa
Ŝtataneco Hungario
Okupo
Okupo pentristo • grafikisto
vdr

Béla Tarcsay [tarĉai], laŭ hungarlingve kutima nomordo Tarcsay Béla estas hungara fervojisto, amatora pentristo, grafikisto.

Preĝejturo de Torja

Béla Tarcsay [1] naskiĝis la 13-an de oktobro 1952 en Nagykanizsa.

Biografio[redakti | redakti fonton]

Béla Tarcsay post lernado iĝis aŭtomuntisto kaj li profitis la tiaman eblecon kaj li iris labori al Orienta Germanio. Baldaŭ li hejmenvenis sed jam kun germana edzino. Li laboris kiel lokomotivisto, la geedziĝo fiaskis, la germanino hejmenvenis. Li denove edziĝis kaj eksedziĝis. Ekde 1994 li okupiĝis pri pentrado. En la sekva jaro li sukcese debutis en ekspozicio en sia naskiĝurbo. Li lernis libertempe ankaŭ en artistkolonio en Tokaj. Ekde 2000 li vivas en Szeged, li same pentradas kaj estas fervojisto, krome li studas en la loka artista klubo. Li lernis ankaŭ la grafikan teknikon, li kreas per tuĉo kaj karbo. En 2009 li pensiuliĝis, tial poste li havas pli da libertempoj.

El solaj ekspozicioj[redakti | redakti fonton]

  • Nagykanizsa (1995, 1999, 2008, 2011)
  • Budapeŝto (1996)
  • Szeged (2002, 2008)

El kolektivaj ekspozicioj[redakti | redakti fonton]

Elektitaj pentraĵoj[redakti | redakti fonton]

  • Torjai templomtorony (vidu la bildon!)
  • Indián nyár
  • Napfelkelte
  • Tavaszi csokor
  • Őszi fények
  • Szeged

Fontoj[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2018-09-07. Alirita 2018-09-07.