Béla Zilahi Kiss

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo

ZILAHI KISS Béla estis hungara ĵurnalisto naskita en Koloĵvaro la 23-an de aprilo 1857 kaj mortinta en Gödöllő la 26-an de julio 1911.

Kariero[redakti | redakti fonton]

Béla Zilahi Kiss pristudis filologion, juron kaj teologion en Budapeŝto. Li laboris en la Landa Arkivejo kaj en la Universitata Biblioteko de Kluĵo. Li estis instruisto en Sopron, ĉefreĝisoro kaj dramaturgiisto en la hungara Nacia Teatro de Koloĵvaro. Li estis de 1875 kunlaboranto de la gazetoj Egyetértés, ekde 1881 de la Budapesti Hírlap. Li estis konata precipe pro siaj felietonoj verkite sub pseŭdonimo Junius. Li publikigis ankaŭ en la Fővárosi Lapok, Kolozsvári Közlöny kaj Erdélyi Híradó.

Verkoj[redakti | redakti fonton]

  • Kisfaludy Sándor (Pesti Napló albuma, 1900);
  • Katona József (Pesti Napló albuma, 1901).

Fonto[redakti | redakti fonton]

  • Magyar Életrajzi Lexikon[1]