Büsingen am Hochrhein

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Büsingen)
Büsingen am Hochrhein
Blazono
Büsingen am Hochrhein (Germanio)
Büsingen am Hochrhein (Germanio)
DEC

Map

neurba komunumo de Germanio • enklavoEksklavo • limurbo
Administrado
Federacia lando Baden-Virtembergo
Distriktaro Distriktaro Freiburg
Distrikto Distrikto Konstanz
Urborajtoj
Telefona antaŭkodo 07734 (Germanio), 052 (Svislando)
Poŝtkodo 78266 (Germanio), 8238 (Svislando)
Aŭtomobila kodo BÜS
Oficiala Municipokodo 08335015
Politiko
Komunumestro Gunnar Lang
Adreso de la administrejo Junkerstraße 86
78266 resp. 8238
Büsingen am Hochrhein
Demografio
Loĝantaro 1585 (stato 2022-12-31) [fonto: landa statistika oficejo (decembro 2020)]
Geografio
Geografia situo 47° 42′ N, 8° 41′ O (mapo)47.6969444444448.6902777777778Koordinatoj: 47° 42′ N, 8° 41′ O (mapo)
Alto super la marnivelo 395 m
Areo 7,62 km²
Oficiala retejo http://www.buesingen.de/
vdr

Büsingen am Hochrhein estas komunumo de Germanio. Ĝi estas eksklavo en la svisa Kantono Ŝafhaŭzo, kiu apartenas al la distrikto Konstanz, al la Regiono Alta Rejno-Konstanca Lago kaj al la distriktaro Freiburg de la federacia lando Baden-Virtembergo. Fine de decembro 2022 la komunumo havis 1585 loĝantojn.

Rigardo al Büsingen am Hochrhein

Germana enklavo en Svislando[redakti | redakti fonton]

Büsingen siutas ĉe la bordo de la rivero Rejno kaj estas komplete ĉirkaŭita de svisa teritorio. Ĝ limas norde al la Kantono Ŝafhaŭzo kaj sude al la rivero Rejno, je kies alia flanko troviĝas la Kantonoj Zuriko kaj Turgovio. Por atingi el Büsingen la ceteran teritorion de Germanio, necesas trairi svisan teritorion kaj ĝis ekvalidiĝo de la Ŝengentraktato en somero 2008 necesis transiri la svis-germanan doganejon.

Ekzistas aparta ŝtata traktato inter Germanio kaj Svislando, kiu reguligas la rilaton inter Germanio kaj Svislando rilate la komunumon Büsingen.

Valuto[redakti | redakti fonton]

Dum longa tempo oni en Büsingen akceptis ekskluzive svisajn frankojn ĝis nova leĝo en la 1980-aj jaroj devigis la komunumon Büsingen ankaŭ akcepti germanajn markojn kaj nuntempe eŭrojn. Tamen eblas ĉie en Büsingen ankaŭ pagi per svisaj frankoj kaj la franko daŭre estas la preferita valuto, ĉar la plej multaj loĝantoj de Büsingen laboras en Ŝafhaŭzo aŭ en la Kantono Zuriko kaj gajnas sian salajron en svisaj frankoj.

Bildoj[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]