Büsingen am Hochrhein
Büsingen am Hochrhein | |||||||
| |||||||
neurba komunumo de Germanio • enklavo • Eksklavo • limurbo | |||||||
---|---|---|---|---|---|---|---|
Administrado | |||||||
Federacia lando | Baden-Virtembergo | ||||||
Distriktaro | Distriktaro Freiburg | ||||||
Distrikto | Distrikto Konstanz | ||||||
Urborajtoj | – | ||||||
Telefona antaŭkodo | 07734 (Deutschland) 052 (Schweiz) | ||||||
Poŝtkodo | 78266 (Deutschland) 8238 (Schweiz) | ||||||
Aŭtomobila kodo | BÜS | ||||||
Oficiala Municipokodo | 08335015 | ||||||
Politiko | |||||||
Komunumestro | Gunnar Lang | ||||||
Adreso de la administrejo | Junkerstraße 86 78266 bzw. 8238 Büsingen am Hochrhein | ||||||
Demografio | |||||||
Loĝantaro | 1585 (stato 2022-12-31) [fonto: landa statistika oficejo (decembro 2020)] | ||||||
Geografio | |||||||
Geografia situo | 47° 42′ N, 8° 41′ O (mapo)47.6969444444448.6902777777778Koordinatoj: 47° 42′ N, 8° 41′ O (mapo) | ||||||
Alto super la marnivelo | 395 m | ||||||
Areo | 7,62 km² | ||||||
Oficiala retejo | http://www.buesingen.de/ | ||||||
Büsingen am Hochrhein estas komunumo de Germanio. Ĝi estas eksklavo en la svisa Kantono Ŝafhaŭzo, kiu apartenas al la distrikto Konstanz de la federacia lando Baden-Virtembergo. La 31-an de decembro 2005 la komunumo havis 1429 loĝantojn.
Germana enklavo en Svislando
Büsingen siutas ĉe la bordo de la rivero Rejno kaj estas komplete ĉirkaŭita de svisa teritorio. Ĝ limas norde al la Kantono Ŝafhaŭzo kaj sude al la rivero Rejno, je kies alia flanko troviĝas la Kantonoj Zuriko kaj Turgovio. Por atingi el Büsingen la ceteran teritorion de Germanio, necesas trairi svisan teritorion kaj transiri la svis-germanan doganejon. Tio ŝanĝiĝos kun la ekvalidiĝo de la Ŝengentraktato en somero 2008.
Ekzistas aparta ŝtata kontrakto inter Germanio kaj Svislando, kiu regulas la rilaton inter Germanio kaj Svislando rilate la komunumon Büsingen.
Valuto
Dum longa tempo oni en Büsingen akceptis ekskluzive svisajn frankojn ĝis nova leĝo en la okdekaj jaroj devigis la komunumon Büsingen ankaŭ akcepti germanajn markojn kaj nuntempe eŭrojn. Tamen eblas ĉie en Büsingen ankaŭ pagi per svisaj frankoj kaj la franko daŭre estas le preferita valuto, ĉar la plej multaj loĝantoj de Büsingen laboras en Ŝafhaŭzo aŭ en la Kantono Zuriko kaj gajnas sian salajron en svisaj frankoj.
Eksteraj ligiloj
greke Oficiala retejo de la komunumo Büsingen am Hochrhein Ŝablono:Projekto
Bildoj
-
Büsingen vidita de la ŝipo
-
Ŝiphaltejo de Büsingen
-
Hotelo Alte Rheinmühle en Büsingen