Bañobárez

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Bañobárez
municipo en Hispanio

Flago

Blazono

Flago Blazono
Administrado
Poŝtkodo 37271
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 280  (2023) [+]
Loĝdenso 6 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 40° 51′ N, 6° 37′ U (mapo)40.851111111111-6.6127777777778Koordinatoj: 40° 51′ N, 6° 37′ U (mapo) [+]
Alto 746 m [+]
Areo 50,49 km² (5 049 ha) [+]
Horzono UTC+01:00 [+]
Bañobárez (Provinco Salamanko)
Bañobárez (Provinco Salamanko)
DEC
Bañobárez
Bañobárez
Situo de Bañobárez
Bañobárez (Hispanio)
Bañobárez (Hispanio)
DEC
Bañobárez
Bañobárez
Situo de Bañobárez

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Bañobárez [+]
vdr

Bañobárez estas municipo de la provinco Salamanko, en la aŭtonoma komunumo Kastilio-Leono, Hispanio. Ĝi apartenas al la Jurisdikcia partio de Vitigudino en la nordokcidento de la provinco kaj al la Municiparo El Abadengo.

Ĝia municipa teritorio estas formata de unusola loĝloko, okupas totalan areon de 50,49 km² kaj laŭ la demografia informo de la municipa censo fare de la INE en 2017, ĝi havis 302 loĝantojn. Ĝi perdis preskaŭ 1 000 loĝantojn ekde la mezo de la 20-a jarcento pro la migrado el ruraj zonoj al urboj.

Limas kun loĝlokoj Olmedo de Camaces, Fuenteliante, San Felices de los Gallegos, Castillejo de Martín Viejo. Ĝi distas 92 km de Salamanko, provinca ĉefurbo.

Ĝi fondiĝis en la 12-a jarcento. En postaj jarcentoj suferis pro militoj kun najbara Portugalio kaj dum la Hispana Milito de Sendependigo.

La tradiciaj agrikulturo kaj brutobredado (bovoj, ŝafoj kaj porkoj) lastatempe iomete dekadencis. Lastatempe rura turismo ekgravis.

La urbestro estas de dekstra partio PP.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]