Baĉato

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Baĉato estas muzika stilo devenanta el la Dominika Respubliko kaj la apartena danco.

Historio[redakti | redakti fonton]

Baĉato ekestis komence de la 1960-aj jaroj kiel formo de kuba respektive kariba bolero (ne konfuzu kun la hispana bolero. Komence baĉato estis malpli dancmuziko ol unu el la multaj stiloj de romantismaj latinamerikaj gitartriopa muziko, kiu simile al meksika mariaĉo ĉefe utilis por la distrado de enamiĝintaj paroj. Dum la postsekvaj jardekoj la baĉatomuzikistoj enprenis influojn el aliaj muzikstiloj, ekzemple de merengo, la tempo plirapidiĝis kaj oni komprenis baĉaton pli kaj pli kiel dancmuzikon. Ekde 2003 la muzikstilo kaj danco travivis produkteksplodon en tuta hispanlingva Karibio.

Estas tipe, ke du gitaroj – nuntempe ankaŭ elektraj – ludas baĉaton; krom tio bongoj, basgitaro kaj guiro. La stilon karakterizas nun alta kaj iomete metaleca sono de la gitaro, la ritmo laŭ 4/4-a takto, plejparte baziĝanta sur la aŭgmentata basa ritmo de habanero (punktita kvarono - okono - kvarono - kvarono) kaj la tekstoj, kiujn plejparte kantas viroj kaj kiuj temas ĉefe pri seniluziigita amo. La pulso de baĉatopecoj etendiĝas de 115 ĝis 160 batoj por minuto, pli ofte tamen inter 130 kaj 140 bpm.

La samnoma danco akiris en la 2000-aj jaroj ege multan popularecon. En Domingo televidstacioj regule okazigas baĉatajn danckonkursojn, kaj ĉi tiuj elsendoj estas treege popularaj.

Juan Luis Guerra

La paŝosinsekvo estas simpla: La gambomovo venas el la genuoj, je kio unu gambo estas metata apud la alian. Tiun ĉi alternpaŝon oni kontinue dancas per la kokso (ĉiun taktobaton po unu paŝo, do sur 1, 2, 3). Sur la 4 oni levas la gambon, suprentiranta la kokson unuflanke aŭ samtempe dancante du-paŝon antaŭe-reen per la kokso. Same kiel merengo kaj salso baĉato ne estas normigita danco, tio signifas, ke ekzistas multaj variaĵoj kaj movosinsekvoj. Ĉar oni dancas baĉaton kutime tre maldistance kaj koksoemfaze, ĝi apartenas al la plej erotikaj dancoj entute. La eŭropan version oni dancas kun korpa distanco, enigante ankaŭ dancfigurojn.

Baĉato validis en la 1970-aj kaj 1980-aj jaroj kiel vulgara muziko de la malsupraj popoltavoloj. Oni asociis ĝin kun prostituado, krimo kaj malriĉo, kaj la radiostaciojn preskaŭ neniam ludis ĝin, male al salso kaj merengo. Tio ŝanĝiĝis nur proksimume 1990, precipe per Juan Luis Guerra, kies muzikalbumo Bachata Rosa en 1992 gajnis Gramion.

Famaj reprezentantoj[redakti | redakti fonton]

Luis Vargas
  • Aventura
  • Antony Santos
  • Luis Vargas
  • Frank Reyes
  • Elvis Martinez
  • Raulin Rodriguez
  • Juan Luis Guerra
  • Zacarias Ferreira
  • Prince Royce
  • Romeo Santos
  • Toby Love

Stiltipaj muzikaĵoj[redakti | redakti fonton]

  • Raulin Rodriguez: Arráncame la vida/Como quisiera olvidarte/Por tu primer beso
  • Anthony Santos: Voy p'allá/Pégame tu vicio/Sin ti
  • Luis Segura: Pena
  • Luis Vargas: El acurrucaito/Eres una pena/Loco de amor
  • Juan Bautista: Asesina
  • Pepe Corniell: Saque la cama pa' fuera
  • Blas Durán: Consejo a las mujeres
  • Marino Perez: La esperaré bebiendo
  • Monchy & Alexandra: No es una novela/Hoja en blanco
  • Zacarias Ferreira: El triste/Si tú me dices ven
  • Joe Veras: Como me duele/Inténtalo tú/Qué bien lo hiciste
  • Frank Reyes: Tú eres ajena/Por ti voy a morir/Princesa
  • Dominic Marte: Ven tu

Literaturo, vidbendoj kaj retaj ligiloj[redakti | redakti fonton]