Ilha dos Tigres

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Baia dos Tigres)
Ilha dos Tigres
insulo [+]

AkvejoAtlantiko

Koordinatoj16° 36′ S, 11° 42′ O (mapo)-16.5965711.70168Koordinatoj: 16° 36′ S, 11° 42′ O (mapo)
Areo86 km² (8 600 ha) [+]
Loĝantaro0 [+]

Ilha dos Tigres (Angolo)
Ilha dos Tigres (Angolo)
DEC
Ilha dos Tigres
Ilha dos Tigres
Map
Ilha dos Tigres
Vikimedia Komunejo:  Ilha dos Tigres [+]
vdr

Baia dos Tigres - en Esperanto Tigra Insulo - estas la plej granda insulo de Angolo. Ĝi situas en la provinco Namibe. Ĝi havas areon de 98 km². Administre la areo nun apartenas al la teritorio de la municipo Tômbua, kies centro situas 92 kilometrojn pli norde.

Unuaj homoj tie ekvivis dum la 1860-aj jaroj, fabriko pro sensaligo konstruita en la 1920-aj jaroj ne kontentige solvis la problemon pri manka trinkakvo kaj la loĝantaro nur signife multiĝis fine de la 1950-aj jaroj, kiam konstruiĝis akvotubo kiu alkondukis freŝan akvon de la rivero Kunene de 70 kilometroj pli sude. Tamen komence de la 1970-aj jaroj la politika situacio en la portugala kolonio Angolo, kiu fine kolapsis en 1975, iĝis tiom malstabia, ke en 1974 la lastaj insulanoj forlasis la insulon. La insula loĝloko do nur havis du jardekojn da prospero kaj ekde tiam estas fantomurbo.

La insulo estas parto de la Nacia parko Iona starigita en 1937.

la kapelo en la insula fantomurbo