Bakteriofago

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Bakterifago)
Strukturo de bakteriofago

Bakteriofaĝo aŭ pli ĝusta nomo bakteriofago estas bakteria viruso. La plej uzata estas la bakteriofago λ. Ĝia dufadena linia DNA longa ĉirkaŭ 50kbp-jn, havas kunteniĝantajn finaĵojn (sinsekvoj kos), kiuj ebligas al ĝi cirkliĝi en la infektita bakterio. La bakteriofaĝa DNA estas envolvita en proteina ŝelo. Dum ĝi infektas bakterion, la bakteriofaĝa partiklo fiksiĝas ekstere de la bakterio kaj tiam injektas sian DNA-molekulon en la internon de la bakteria ĉelo. La enzima maŝinaro de la bakterio estas tiam uzata por transskribi kaj traduki proteinojn kodatajn de la DNA de la bakteriofaĝo λ, precipe polipeptidojn, el kiuj konsistas ties proteina ŝeln. La bakteriofaga DNA ankaŭ replikiĝas multajn fojojn. La DNA-molekuloj nove sintezitaj estas enigitaj en novajn bakteriofagajn ŝelojn en la bakteria ĉelo. Oni tiam parolas pri virionoj. Poste, la bakteria ĉelo dissolviĝas kaj tiel liberigas milojn da faĝaj partikloj identaj kun la bakteriofaĝo, kiu infektis la bakterion. Tiuj novaj bakteriofaĝoj siavice infektas najbarajn bakteriojn.

La avantaĝo de bakteriofaga vehiklo kompare kun plasmida vehiklo estas ke ties DNA akceptas pli grandan DNA-fragmenton de ekstera origino (20kb averaĝe kontraŭ 4kb por plasmido). Tamen, pro la longeco de DNA, estas pli malfacile manipuli ĝin envitre.

Praktike, oni uzas bakteriofagojn kiel vehiklojn por konstrui kDNAajn aŭ genomajn bankojn. Kiam interesaj klonoj estas lokalizitaj, oni purigas bakteriofagan DNA-on kaj la insertaĵoj ekstraktitaj estas integritaj en plasmidan vehiklon pro manipula facileco. Oni parolas tiam pri sub-klonado. Pli simple, tiu sub-klonado povas esti farata ankaŭ per PĈR.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]