Balázs Barna

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Balázs Barna
Persona informo
Naskiĝo 2-an de majo 1948 (1948-05-02) (75-jaraĝa)
en Budapeŝto
Ŝtataneco Hungario
Alma mater Universitato Eötvös Loránd
Okupo
Okupo biologo • inĝeniero-agronomo • virusologo • biokemiisto
vdr

Balázs BARNA [balAĵ], laŭ hungarlingve kutima nomordo Barna Balázs estas hungara biologo, agronomo, profesoro, membro (korespondanta (2013), ordinara (2019)) de Hungara Scienca Akademio.

Balázs Barna [1] naskiĝis la 2-an de majo 1948 en Budapeŝto.

Biografio[redakti | redakti fonton]

Balázs Barna frekventis kemian mezlernejon en sia naskiĝurbo, poste li akiris diplomon en Scienca Universitato Loránd Eötvös en 1971. Post siaj studoj li eklaboris en plantoprotektanta instituto. En 1974 li doktoriĝis (MSc) en la universitato, li ricevis sciencajn gradojn (Ph.D) el biologio en 1978, (DSc) el agrikulturo en 1996 antaŭ la Hungara Scienca Akademio. Inter 2000 kaj 2008 li estis vicinstitutestro, poste institutestro 4 jarojn. Li estas nomumita titulara profesoro en la menciita universitato kaj ankaŭ en Universitato Reĝo Sankta Stefano. Li ricevis premion en 1988.

Elektitaj kontribuoj[redakti | redakti fonton]

  • Hypersensitivity as a consequence not the cause of plant resistance to infection (1972) - kun iu alia
  • Hypersensitivity revisited (1985) - kun iu alia
  • Betegség és abiotikus stressztoleráns növények előállítása a juvenilitás és az antioxidáns kapacitás fokozásával (1995)
  • Role of reactive oxygen species in abiotic and biotic stresses in plants (2006) - kun iu alia
  • A biotróf és a nekrotróf kórokozó–növény kölcsönhatás különbözősége gabonaféléken (2014)

Fontoj[redakti | redakti fonton]

Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.