Balatonalmádi
Balatonalmádi (balatonalmAdi) estas urbo kun titolo vinvilaĝo kaj populara somera banloko en Hungario, en regiono Meza Transdanubio, en departemento Veszprém, en subregiono de Balatonalmádi, kies centro estas.
Bazaj informoj
- Areo: 50 km²
- Loĝantaro: 8540
- Poŝtkodo: 8220
- Telefonprefikso: 88
Situo
La urbo situas ĉe la norda bordo de lago Balatono inter la bordo kaj montetoj, laŭ ĉefvojo kaj fervojo Budapeŝto-Tapolca. Urbo Balatonfüred estas proksime. Ĝis la 1970-aj jaroj estis fervojo ankaŭ al Veszprém.
Historio
La unua skriba mencio devenis el 1082. Ekde la 19-a j.c. en 3 vilaĝoj Almádi, Vörösberény kaj Káptalanfüred oni komencis konstrui feriajn dometojn. En 1909 Almádi ricevis la rangon grandvilaĝo. En la sama jaro la fervojo ekfunkciis. Poste la vilaĝoj unuiĝis sub la nomo Balatonalmádi.
Preĝejoj
- romanika kalvinana ĉirkaŭita per muro en urboparto Vörösberény
- luterana en urboparto Almádi
- katolika omaĝe al Sankta Emeriko de Hungario el 1930 en urboparto Almádi
- romkatolika Preĝejo de Ignaco Lojola (Balatonalmádi) de 1779 en urboparto Vörösberény, apude troviĝas monaĥejo, kiu nun estas hotelo
- kapelo omaĝe al Sankta Dekstramano en Almádi
- kapelo omaĝe al Sankta Margareta de Hungario
Famuloj
- en Balatonalmádi mortis literaturhistoriisto Cyrill Horváth
- en Vörösberény (nun jam parto de Balatonalmádi) naskiĝis kalvinana episkopo Ferenc Tóth