Balatonfűzfő
Balatonfűzfő (balatonfUzfO) estas urbo en Hungario, en regiono Meza Transdanubio, en departemento Veszprém, en subregiono Balatonalmádi.
Bazaj informoj
- Areo: 9 km²
- Loĝantaro: 4220
- Poŝtkodo: 8175
- Telefonprefikso: 88
Balatonfűzfő situas sur ebenaĵo, laŭ bordo de Balatono, laŭ ĉefvojo kaj fervojo Budapeŝto-Balatonfüred-Keszthely.
Historio
La tiama Balatonfűzfő estis loĝata dum la keltoj kaj romianoj. La unua skriba mencio devenis el 1018 tiutempe nomata Máma. En la 13-a j.c. preĝejo konstruiĝis, kiu ruiniĝis dum la turka erao. Poste la kampoj apartenis al Vörösberény, kiu nun estas parto de Balatonalmádi. En 1921 fabriko pri eksplodaĵoj Nitrokémia ekfunkciis, iom poste paperouzino. Dume ĉe la bordo elkreskis feriaj domoj. En 1937 katolika, en 1949 kalvinana preĝejoj konstruiĝis. La komunumo iĝis vilaĝo en 1958. Kreskiĝis kaj la feriejo, kaj la industrio, sekve la komunumo urbiĝis.
Famuloj
- en Balatonfűzfő naskiĝis komponisto Attila Bozay
Fontoj
- Hungara Vikipedio