Balatonszőlős
Aspekto
Balatonszőlős | |||
---|---|---|---|
vilaĝo en Hungario vd | |||
Flago | Blazono | ||
Administrado | |||
Poŝtkodo | 8230 | ||
En TTT | Oficiala retejo [+] | ||
Demografio | |||
Loĝantaro | 648 (2024) [+] | ||
Loĝdenso | 51 loĝ./km² | ||
Geografio | |||
Geografia situo | 46° 58′ N, 17° 50′ O (mapo)46.9676517.827080555556Koordinatoj: 46° 58′ N, 17° 50′ O (mapo) [+] | ||
Areo | 12,82 km² (1 282 ha) [+] | ||
Horzono | Mezeŭropa tempo [+] | ||
| |||
Alia projekto | |||
Vikimedia Komunejo Balatonszőlős [+] | |||
Balatonszőlős [balatonsOlOŝ] estas malgranda vilaĝo kun titolo vinvilaĝo en Hungario, en regiono Meza Transdanubio, en Veszprém (departemento), en Distrikto Balatonfüred.
Bazaj informoj
[redakti | redakti fonton]- Areo: 13 km²
- Koordinatoj de Tutmonda loktrova sistemo: 46.9648/17.8244
- Loĝantaro: 520
- Poŝtkodo: 8230
- Telefonprefikso: 87
Situo
[redakti | redakti fonton]Balatonszőlős situas sur mildaj deklivoj, laŭ flankovojoj. Balatono troviĝas 6, Balatonfüred 7, Balatonalmádi kaj Veszprém po 20 km.
Historio
[redakti | redakti fonton]La loko estis loĝata jam dum la neolitiko. Antaŭ la hungaroj romianoj kaj avaroj vivis tie. La unua mencio devenis el 1339 en formo "Zeuleus". En 1945 oni disdonis parcelojn al la malriĉaj vilaĝanoj. En 1959 kolĥozo nomata "Konkordo" formiĝis. La loĝantoj okupiĝas precipe pri vinkulturo. Vilaĝservoj estas vinodrinkejo, gastejo, migra poŝto.
Vidindaĵoj
[redakti | redakti fonton]- romkatolika preĝejo omaĝe al Nomo de Dipatrino
- Kalvinana preĝejo (Balatonszőlős), ankaŭ historia monumento
Famuloj
[redakti | redakti fonton]- József Liszkay, kalvinana pastro naskiĝis en Balatonszőlős