Banditeco

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Salti al navigilo Salti al serĉilo

La banditeco estas formo de pirateco karakterizita de perfortaj agoj por forrabado kaj ĉantaĝoj, dum en aliaj cirkonstancoj ĝi supozigas ribelemajn implicojn kun politika kaj socia fono. Kutime, la bandito estis armita viro, dediĉita al rabado, precipe atako, ŝtelado kaj, pli malofte, kontrabando kaj kidnapo. Ili kutime atakis veturantojn sur la danĝeraj vojoj de la montoj aŭ arbaroj, kio faciligis ilian kaŝadon kaj disvastiĝon. Ili ne kutime agis sole, sed organizitaj en bandoj. Ĝia ekvivalento en la maro estas la tiel nomata piratado aŭ mara banditeco

Kvankam la fenomeno havas foran originon kaj koncernas malsamajn historiajn periodojn kaj teritoriojn, en itala historiografio ĉi tiu termino ĝenerale rilatas al la armitaj bandoj ĉeestantaj en la Sudo inter la fino de la 18-a jarcento kaj la unua jardeko post la proklamo de la unuiĝo de Italio en 1861. En Hispanio la banditeco estis pli aktiva kaj grava en Andaluzio, Katalunio, Galegio kaj montoj de Toledo.