Banejo Fin

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Banejo Fin

Banejo Fin estas parto de la Ĝardeno Fin en urbo Kaŝano, Irano, tamen ekde la en-baneja murdo de Amir Kabir - la plej fama gaĝarida ĉefministro, kiu probable estis unu el la plej popularaj kaj patriotaj ĉefministroj de Irano apud personoj kiel Mohammad Mosaddeg - pere de Nasereddin Ŝaho el gaĝarida dinastio en 1852, multaj nomas la tutan komplekson de Fin, Banejo Fin anstataŭ Ĝardeno Fin.

La Banejo konsistas el du banejoj: la Granda Banejo (gaĝarid-perioda) kaj la Malgranda Banejo (safavid-perioda). Ili staras unu ĉe la alia oriente de la Ĝardeno Fin.