Naser al-Din Ŝaho Kaĝaro

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Naser al-Din Ŝaho)
Naser al-Din Ŝaho Kaĝaro
Reĝo Naser al-Din
Reĝo Naser al-Din
Regado 17-a de septembro 18481-a de majo 1896
Ceteraj titoloj Reĝo de Persio
Persona informo
ناصرالدین شاه قاجار
Naskiĝo 16-a de julio 1831
en Persio Tabrizo, Persio
Morto 2-a de majo 1896
en Teherano, Persio
Mortis pro hommortigo vd
Tombo Shah Abdol-Azim Shrine vd
Religio Ŝijaismo vd
Ŝtataneco Irano vd
Subskribo Naser al-Din Ŝaho Kaĝaro
Familio
Dinastio Kaĝaroj
Patro Mohammad Ŝaho Kaĝaro
Patrino Malek Jahan Ĥanum, Mahd-e Olia
Gefratoj Abdol-samad Mirza Ezz ed-Dowleh Saloor vd
Edz(in)o Monir al-Saltaneh • Golin Khanum • Amīna Aqdas • Jeyran • Khazan al-Doulah • Anīs-al-dawla vd
Infanoj Mozaffar ad-Din Shah Qajar • Kamran Mirza Nayeb es-Saltaneh • Masud Mirza Zell-e Soltan • Zahra Khanom Tadj es-Saltaneh • Nosrat al-Din Mirza Salar es-Saltaneh • Ahmad Mirza Azd es-Saltaneh • Touran Agha Khanoum Qajar • Iftikhar al-Sultaneh vd
Profesio
Okupo fotisto vd
Ŝaho de Persio
Dum de 1848 ĝis 1896
Antaŭulo Mohammed Ŝah
Sekvanto Muzaffaraddin Ŝah
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Naser al-Din Ŝaho Kaĝaro, en bahaa ortografio Naṣiri'd-Dín-Sháh Qájár, (n. en Tabrizo, la 16-an de julio 1831 – m. en Teherano, la 1-an de majo 1896) estis reĝo de la kaĝara dinastio kaj Ŝaho de Persio inter la 17-a de septembro 1848 kaj la 1-a de majo 1896, kiam li estis murdita. Liaj 49 jaroj sur la trono estas unu el la plej longaj en la historio de Persio, post tiu de la sasanido Ŝapuro la Granda (309-379) kaj la safavida Tahmaspo la 1-a (1514-1576). Sub lia regado ekiĝis en Irano la moderniĝo per diversaj transformoj en la lando, inter ili enkonduko de teknologioj kaj okcidentaj kutimoj. Krom persone enkonduki fotarton en Iranon, li estis la unua monarko kiu verkis kaj publikigis taglibron. Naser al-Din ankaŭ enkondukis en la landon la servojn de la telegrafo (1858) kaj modernan poŝton (1868); konstruigis ŝoseojn; establigis programon por sendado de stipendiitoj por edukiĝo en Eŭropo; lia Granda Veziro Amir Kabir fondis la unuan politeknikan lernejon laŭ eŭropa sistemo (1851); kreis modernan policon (1879); la reĝo mem fondis la unuan ĵurnalon. La reĝo estis la unua iranano esti fotita kaj li mem sponsoris la fotografiadon en Iran, havante centojn da fotoj pri li.

Malgraŭ la reformemaj tendencoj, lia regadstilo estis diktatoreca. Ĉeestinte en 1848, kiel hereda princo, al la ekzekuto de Báb en Tabrizo, estinte en la trono daŭrigis la persekuton kontraŭ liaj sekvantoj, t.e. la babanoj kaj poste la bahaanoj. En 1850, Amir Kabir ordonis pafmortigi Báb-on, kaj kvankam sekvajare Amir Kabir mem estis ekzekutita pro reĝa ordono, en 1852 baba sekvanto sensukcese atencis kontraŭ lia vivo, kaŭzante novan kaj pli akran persekuton de la freŝe fondita religio. Miloj da babaj kredantoj (kelkfoje armitaj) pereis sub tiuj premoj.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]