Banhuo

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Banhuo (板胡, pinjine: bǎnhú) Estas Ĉina tradicia arĉa kordinstrumento el huĉjina familio. Ĝin oni plej ofte uzas en norda Ĉinio. La unua silabo de la nomo (板 bǎn) signifas pecon de ligno, kaj la dua (胡 hú) estas ĝenerale uzata por huĉjinoj.

Same kiel erhuo, gaŭhuo kaj plimulto de aliaj huĉjinoj, banhuo havas sonkeston, longan kolon kaj du kordojn inter kiuj la haroj de arĉo pasas. La difero estas ke la sonkeston de banhuo oni faras ne el ligno, sed el ŝelo de kokoso, kaj do ĝi ne havas difinan grandon kaj formon. Pro tio diferaj banhuoj sonas iom difere. La antaŭa flanko de sonkesto estas kovrita ne per serpenta haŭto, kiel en plimulto de tradiciaj huĉjinoj, sed per maldika tavolo de ligno.

Banhuon oni iam nomas banghuo ĉar ĝi estas uzata en bangzi, Nord-Ĉinia varianto de opero. Alia huĉjino kun kokos-ŝela sonkesto kaj ligna kovro de antaŭa flanko, kiu nomiĝas jehuo, estas uzata en suda Ĉinio.


Qinqiang Paiziqu - Banhu - Liu Mingyuan.ogg

Banhua muziko de Ĉjinĉjango (秦腔 Qínqiāng) opero de Ŝanĉji (陕西 Shǎnxī) provinco, nomita "Qinqiang Paiziqu" 秦腔牌子曲. Ludanta far Lju Mingjan.

Ĉu problemoj aŭdigi ĉi tiun dosieron? Vidu helpon.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]