Erhuo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo

Erhuo (ĉine: ; pinjine: èrhú) ankaŭ nomata nanhuo (南胡, nánhú, laŭlitere “suda violino”) estas instrumento el Huĉjinoj, la familio de Ĉinaj du-kordaj arĉaj kordinstrumentoj. Ekster Ĉinio ĝi estas plej konata el huĉjinoj kaj en kelkaj Okcidentaj landoj oni ĝin nomas Ĉina violino. Per ĝi oni performas sole, en malgrandaj muzikbandoj aŭ kiel parto de grandaj orkestroj.

Aspekto[redakti | redakti fonton]

Erhu.png

Erhuo konsistas de longa vertikala kolo kun du grandaj kejloj, al kiuj kordoj ligiĝas. En suba parto de instrumento situas malgranda sonkesto, kies antaŭa surfaco estas kovrita per ledo (tradicie por tio oni uzas haŭton de pitono). En meza parto de kolo estas speciala buklo de ŝnuro (nomita qian jin) kiu tiras la kordon al la kolo, ŝangante la sonon de instrumento. Tipa erhuo estas 81 cm alta, kaj same longa estas la arĉo.

La sonkesto de erhuo estas prisma kaj havas du samlarĝajn laterojn en antaŭa kaj malantaŭa partoj. Nombro de flankaj lateroj estas difera - 6 aŭ 8. Sesflanka ehua sonkesto nomiĝas liu jiao qin tong kaj plej ofte uzatas en Suda Ĉinio, la okflanka, ba jiao qin tong, pli popularas norde. Ankaŭ ekzistas varianto de erhuo kun cilindra sonkesto.