Banko de Torrelavega

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Banko de Torrelavega
Lando(j) Hispanio vd
Sidejo [[]], Hispanio
Retejo [http:// Oficiala retejo]
vdr

La Banko de Torrelavega (Banco de Torrelavega) estis financa institucio kreita en Torrelavega (Kantabrio, Hispanio) en 1920 kaj malaperinta en 1942 post aĉeto fare de Banko Santander.

Historio[redakti | redakti fonton]

La Banko de Torrelavega estis fondita la 12-an de majo 1920 de grupo de komercistoj de Torrelavega[1] por eviti la multekostajn komisipagojn truditajn de la banko Mercantil de Santander, inter aliaj, kontraŭ prunto. La komencan kapitalon (2 milionoj da pesetoj) donis samsume akciuloj de Torrelavega kaj la Banko Santandero.[2]

La prezidento de la administra konsilio estis José Arce López, kaj la vicprezidanto estis Ramón Miguel y Crisol. La banko havis du branĉojn en Torrelavega: tiu unua en la placo Demetrio Herrero kaj tiu dua en la strato José María de Pereda'[2] (tiu ĉi dua branĉo estis projekto de Javier González de Riancho); ankaŭ ekzistis branĉoj en municipoj Cabezón de la Sal kaj Molledo.

La banko estis aĉetita de la Banko Santander la 31-an de marto 1942, kaj ties akcioj samtempe ŝanĝiĝis al tiuj de Banko Santander.

Referencoj[redakti | redakti fonton]