Banksia

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Banksia baxteri, specio uzata en florkomercado, kultivata ĉe Colac, Viktorio.

Banksia estas genro de ĉirkaŭ 170 specioj en la plantofamilio Proteacoj (Proteaceae). Tiuj aŭstraliaj naturaj florplantoj kaj popularaj ĝardenplantoj estas facile agnoskitaj pro siaj karakteraj florspikoj kaj fruktohavaj "strobiloj" kaj ŝosoj. La specioj de la genro Banksia, tio estas banksioj, gamas laŭ grando el arbustoj ĝis arboj de ĝis 30 metrojn altaj. Ili troviĝas en ampleksa vario de pejzaĝoj: sklerofila arbaro, (foje) pluvarbaro, arbustaro kaj kelkaj pli aridaj pejzaĝoj, sed ne en la dezertoj de Aŭstralio.

Fortaj produktantoj de nektaro, banksioj estas grava parto de la manĝoĉeno en la aŭstralia arbustaro. Ili estas grava manĝofonto por ĉiuj specoj de nektarmanĝantaj animaloj, kiel birdoj, vespertoj, ratoj, posumoj, senpikilaj abeloj kaj estas ankaŭ gastejo por senvertebruloj. Krome, ili estas de ekonomia gravo por la aŭstraliaj sektoroj de plantidejoj kaj florkomercado. Tamen, tiuj plantoj estas minacataj de nombraj procezoj kiel senarbarigo, oftaj incendioj kaj malsanoj, kaj nombraj specioj estas raraj kaj endanĝeritaj.

Bibliografio[redakti | redakti fonton]

  • Boland, D. J.; et al. (1984). Forest Trees of Australia (Fourth edition revised and enlarged). CSIRO Publishing, Collingwood, Victoria, Australia. ISBN 978-0-643-05423-3. OCLC 30628509..
  • Collins, Kevin; Collins, Kathy; George, A. S. (2008). Banksias. Melbourne: Bloomings Books Pty Ltd. ISBN 978-1-876473-68-6.
  • George, A. S. (1981). "The Genus Banksia". Nuytsia. 3 (3): 239–473.
  • George, A. S. (1993). The Banksia Book. Kangaroo Press. ISBN 978-0-864-17143-6.
  • George, A. S. (1999). "Banksia". In Wilson, Annette (ed.). Flora of Australia: Volume 17B: Proteaceae 3: Hakea to Dryandra. CSIRO Publishing / Australian Biological Resources Study. pp. 175–251. ISBN 978-0-643-06454-6.
  • Harden, Gwen (2002). "Banksia". In Harden, Gwen (ed.). Flora of New South Wales: Volume 2 (Revised ed.). New South Wales University Press, Kensington. pp. 82–86. ISBN 978-0-86840-156-0.
  • Taylor, Anne; Hopper, Stephen (1988). The Banksia Atlas (Australian Flora and Fauna Series Number 8). Canberra: Australian Government Publishing Service. ISBN 0-644-07124-9.
  • Thiele, K; Ladiges, PY (1996). "A cladistic analysis of Banksia (Proteaceae)". Australian Systematic Botany. 9 (5): 661–733. doi:10.1071/SB9960661.
  • Wrigley, John; Fagg, Murray (1991). Banksias, Waratahs and Grevilleas. Sydney, New South Wales: Angus & Robertson. ISBN 978-0-207-17277-9.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]