Baptisma preĝejo (Kecskemét)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Baptisma preĝejo de
Kecskemét
kristana preĝejo
Loko
Ŝtato Hungario
Municipo Kecskemét
Bazaj informoj
Religio kristanismo
Rito baptismo
provinco Bács-Kiskun
Arkitektura priskribo
Konstruado
Specifo
Enhaveco 250 homoj
Ligiloj
vdr

La Baptisma preĝejo estas sakrala konstruaĵo en Hungario, en Kecskemét.

Historio[redakti | redakti fonton]

Pri baptisma meso en Kecskemét la unua mencio okazis en 1912, nature en privata ĉambro. Nombro de la membroj estis malaltaj, inter 1920-1995 (escepte kelkajn jarojn) la grupo estis nur filio de Orgovány. La unua bapto laŭ baptisma rito okazis en 1948 en la urba banejo, poste parada marŝo okazis, fine la meso en gimnazia ĉefĉambro. Pri konstruado de la preĝejo (oficiale preĝdomo) mankas informoj, sed tio okazis jam en la 21-a jarcento.

Konstruaĵo[redakti | redakti fonton]

La unuetaĝa preĝdomo similas al kastelo, ĝi kuŝas sola kaj havas ankaŭ kelonivelon kaj dunivelajn mansardojn. La fasado estas praktike simetria (nur eta diferenco estas, ne okulfrapa). Meze reliefas etaĝa parto kun tre grandaj fenestroj, flanke reliefas po unu plurlateraj unuetaĝaj bastionturoj kun mansardo. En la fasado 2 enirejoj funkcias inter la bastionturoj kaj la meza reliefa parto, al la enirejoj kelkaj ŝtupoj kuras. En mezo de la tegmento malgranda turoimitaĵo estas videbla, kies pinto estas kruco.

Fontoj[redakti | redakti fonton]

Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.