Barcelon-Provinca Esperantista Renkontiĝo
Aspekto
Barcelon-Provincaj Esperantistaj Renkontiĝoj estis jaraj Esperanto-aranĝoj organizitaj de la kataluna Esperanto-movado post la enlanda milito (1936-1939). Pro la severaj malhelpoj al la uzado de la radiko katalun- longe dum la faŝisma reĝimo, la renkontiĝoj alprenis la nomon de la provinco Barcelono ĝis 1973, kiam ili ŝanĝis la nomon al Katalunaj Esperantistaj Renkontiĝoj. Ili staras en la periodo de la longa paŭzo inter la kongresoj organizitaj de Kataluna Esperantista Federacio kaj Kataluna Esperanto-Asocio kaj estas klara sinsekvo inter la aktivuloj organizintaj la divers-nomajn aranĝojn.
Listo de renkontiĝoj
[redakti | redakti fonton]- 1-a 1957 Sabadell (Vallès Occidental)
- 2-a 1958 Manresa (Bages)
- 3-a 1959 Vilafranca del Penedès (Alt Penedès)
- 4-a ne okazis
- 5-a 1963 Igualada (Anoia)
- 6-a 1964 Vilanova i la Geltrú (Garraf)
- 7-a 1965 Molins de Rei (Baix Llobregat)
- 8-a 1966 Sant Feliu de Codines (Vallès Oriental)
- 9-a 1967 Ripollet (Vallès Occidental)
- 10-a 1968 Sant Pau d'Ordal (Alt Penedès)
- 11-a 1969 Les Fonts de Terrassa (Vallès Occidental)
- 12-a 1970 Manlleu (Osona)
- 13-a 1971 Sant Cugat del Vallès (Vallès Occidental)
- 14-a 1972 Riells del Fai (Vallès Oriental)