Kataluna Esperantista Renkontiĝo

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Katalunaj Esperantistaj Renkontiĝoj estis jaraj Esperanto-aranĝoj organizitaj de la kataluna Esperanto-movado dum la jaroj 1970-aj kaj komenco de la 1980-aj. Pro la severaj malhelpoj al la uzado de la radiko katalun- longe dum la hispanaj faŝisma reĝimo, la renkontiĝoj alprenis la nomon de la provinco Barcelono ĝis 1973 (vidu: Barcelon-Provinca Esperantista Renkontiĝo), kiam ili ŝanĝis la nomon al Katalunaj Esperantistaj Renkontiĝoj. Ili staras en la periodo de la longa paŭzo inter la kongresoj organizitaj de Kataluna Esperantista Federacio kaj Kataluna Esperanto-Asocio kaj estas klara sinsekvo inter la aktivuloj organizintaj la divers-nomajn aranĝojn. Post la plena funkciigo de Kataluna Esperanto-Asocio en 1982, la renkontiĝoj denove alprenis la nomon kongreso.

Listo de renkontiĝoj[redakti | redakti fonton]

  • 15a 1973 Calella de la Costa (Maresme)
  • 16a 1974 Cervera (Segarra)
  • 17a 1975 Girona (Gironè])
  • 18a 1976 Valls (Alt Camp)
  • 19a 1977 Cornellà (Baix Llobregat)
  • 20a 1978 Tortosa (Baix Ebre)
  • 21a 1979 Rubí (Vallès Occidental)
  • 22a 1980 Vilanova i la Geltrú (Garraf)
  • 23a 1981 Moià (Bages)
  • 24a 1982 Reus (Baix Camp)

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Listo de Katalunaj Kongresoj de Esperanto, Barcelon-Provincaj Renkontiĝoj kaj Katalunaj Renkontiĝoj Arkivigite je 2007-07-04 per la retarkivo Wayback Machine