Brăduț

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Bardóc)
Brăduț
Komunuma sidejo
komunumo en Rumanio
Lando  Rumanio
Distrikto distrikto Covasna
Alinome Bardóc (hungare)
Iama hungara departemento Háromszék
Situo 46° 8′ N, 25° 37′ O (mapo)46.12944444444425.609722222222Koordinatoj: 46° 8′ N, 25° 37′ O (mapo)
Brăduț (Rumanio)
Brăduț (Rumanio)
DMS
Alto super maro 507 m
Poŝtkodo 527055
Loĝantaro
– komunumo 4.803 (en 2009)
– vilaĝo 925 (en 2002)
Kodo laŭ SIRUTA 64050
vdr

Brăduț [brəduc] (hungare: Bardóc) estas komunumo en Rumanio norde de Braŝovo. Ĝi estas la plej norda komunumo de la distrikto Covasna. Administre apartenas al ĝi Filia, Doboșeni, Tălișoara.

La tri vilaĝoj Brăduț, Filia kaj Doboșeni situas tre proksime inter si; Tălișoara situas kelkajn kilometrojn sud-okcidente. Ĝi estas la sola, kiun trapasas la distrikta vojo DJ131 (inter Odorheiu Secuiesc kaj Baraolt); la aliaj estas atingeblaj nur sur lokaj vojoj.

Brăduț estas ĝemela al Geszt en Hungario.

Loĝantaro[redakti | redakti fonton]

En 1910 la vilaĝo havis 892 loĝantojn (hungaroj), en 1992 992 (hungaroj).

En la censo de 2002 la 925 loĝantoj deklaris jenajn etnecojn[1] kaj preferatajn lingvojn[2]:

Etneco Nombro Elcentaĵoj
hungaroj 918 99,2 %
rumanoj 6 0,6 %
Lingvo Nombro Elcentaĵoj
hungara 919 99,4 %
rumana 6 0,6 %

La vilaĝo Brăduț havas malpli ol kvaronon de la komunuma loĝantaro (kaj Filia kaj Doboșeni estas pli grandaj). En la tuta komunumo la hungaroj konsistigis en 1992 nur 83,6 % de la loĝantaro. Preskaŭ ĉiuj ne-hungaroj vivis en Doboșeni.

Historio[redakti | redakti fonton]

La unua skriba mencio de Brăduț / Bardóc estas el 1332. Ĝis 1919 kaj inter 1940 kaj 1944 ĝi apartenis al Hungario (Háromszék).

Fonto[redakti | redakti fonton]

  1. Recensământul populației și al locuințelor – martie 2002 (rumane) (XLS) (2002). Arkivita el la originalo je 2013-10-14. Alirita 2013-03-09.
  2. Recensământul populației și al locuințelor – martie 2002 (rumane) (XLS) (2002). Arkivita el la originalo je 2013-10-14. Alirita 2013-03-09.

Renomaj personoj[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.