Barna Győrffy

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Salti al navigilo Salti al serĉilo

Barna Győrffy [djOrfi], laŭ la hungara skribmaniero Győrffy Barna (malofte Kőhalmi Győrffy Barna) estis hungara biokemiisto, genetikisto, profesoro, instruisto, postmorta korespondanta membro de Hungara Scienca Akademio. Lia patro estis István Györffy (botanikisto).

Barna Győrffy naskiĝis la 18-an de julio 1911 en Hungario, en Szepesbéla (nuntempa Spišská Belá en Slovakio). Li mortis la 5-an de aŭgusto 1970 en Budapeŝto.

Biografio[redakti | redakti fonton]

Barna Győrffy akiris 2 diplomojn en universitaton de Szeged, poste samloke li eklaboris. Inter 1937-1939 helpe de stipendio li faris esplorlaborojn en Germanio, poste li laboris en instituto de Tihany, dume li instruis en gimnazio. Inter 1944-1948 li laboris en Esplora Instituto de Mosonmagyaróvár, poste li gvidis esploradon en genetika instituto en Budapeŝto. Li instruis ankaŭ en universitatoj de Gödöllő kaj Budapeŝto. Li ricevis premion Kossuth en 1949, poste ankaŭ aliajn 2 premiojn.

Verkaro (elekto)[redakti | redakti fonton]

  • Colchicinnel indukált polyploidia 1939
  • Chromosomaszámlálások colchicinnel előállított polyploidoknál 1940
  • A növények anyagcseretípusváltozásainak biokémiai vonatkozásairól 1953
  • A mutáció mint evolúciós tényező 1964

Fontoj[redakti | redakti fonton]